Saint-Germain-des-Prés (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Germain-des-Prés (Parizo).

Saint-Germain-des-Prés [sɛ̃ ʒɛʁmɛ̃ de pʁe] estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 4, en la 6-a arondismento de Parizo.

Saint-Germain-des-Prés
Stacio Saint-Germain-des-Prés
Stacio Saint-Germain-des-Prés
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 6-a
Geografia situo 48° 51′ 14″ N, 2° 20′ 0″ O (mapo)48.8537739002692.3332804441452Koordinatoj: 48° 51′ 14″ N, 2° 20′ 0″ O (mapo)
Saint-Germain-des-Prés (Parizo)
Saint-Germain-des-Prés (Parizo)
DEC
Saint-Germain-des-Prés
Saint-Germain-des-Prés
Saint-Germain-des-Prés
Situo sur mapo de Parizo
Map
Saint-Germain-des-Prés
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 2 378 860 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 9-a de januaro 1910
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 02-15
Metro-linio M04
vdr

Stacio redakti

La stacio estis malfermita la 9-an de januaro 1910.

Ĝi situas sub Bulvardo Saint-Germain, inter kruciĝejo de Strato de Rennes kaj tiu de Strato du Four.

Ĝia nomo devenas de Preĝejo Saint-Germain-des-Prés kaj de Placo Saint-Germain-des-Prés. Ĉildeberto la 1-a, filo de Klodvigo la 1-a, konstruigis bazilikon je la peto de Sankta Ĝermano, episkopo de Parizo. La episkopo estis entombigita tie kaj la preĝejo tiam alprenis lian nomon. oni aldonis la terminon « des-Prés » pro la proksimeco de Prés-aux-Clercs kaj por ne konfuzi ĝin kun Saint-Germain-le-Vieux konstruita en la Cité.

Alirejoj redakti

La du alirejoj de la stacio situas ambaŭflanke de Bulvardo Saint-Germain, apud la samnoma preĝejo.

Interkonektoj redakti

  •   RATP 39 63 70 86 87 95 96 OpenTour
  •   N01 N02 N12 N13

Proksime redakti

Vidu ankaŭ redakti