Marcel Sembat (pariza metrostacio)
metrostacio en Parizo
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Marcel Sembat. |
Marcel Sembat [maʁsɛl sɑ̃ba] estas stacio sur linio 9 de la Metroo de Parizo situanta inter stacioj Porte de Saint-Cloud kaj Billancourt, en komunumo Boulogne-Billancourt.
Marcel Sembat | |||
---|---|---|---|
Vagonaro MF 67 en stacio
| |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Komunumo | Boulogne-Billancourt | ||
Geografia situo | 48° 50′ 1″ N, 2° 14′ 37″ O (mapo)48.8336700119712.2435793280602Koordinatoj: 48° 50′ 1″ N, 2° 14′ 37″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 2 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 2 | ||
Jara trafiko | 3 874 792 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 3-a de februaro 1934 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 28-08 | ||
Metro-linio | ![]() | ||
Stacio redakti
La stacio estis malfermita en 1934. Ĝi formas parton de la tri unuaj stacioj malfermitaj ekster Parizo intra-muros.
Situanta apud samnoma placo, ĝi omaĝas al ĵurnalisto Marcel Sembat (1862-1922) kiu estis socialista deputito de la 18-a arondismento (Grandes-Carrières) de Parizo de 1893 ĝis sia morto, respondeculo de La Petite République de 1892 ĝis 1897 kaj ministro pri publikaj konstruoj de 1914 ĝis 1916.
Alirejoj redakti
La stacio kalkulas sep alirejojn:
- Avenuo Victor-Hugo
- Placo Marcel-Sembat
- Avenuo Édouard-Vaillant
- Strato des Quatre Cheminées
- Avenuo André-Morizet
- Strato Rieux
- Strato Danjou
Interkonektoj redakti
- RATP 123 126 175 SUBB
- N12 N61 N145
Proksime redakti
- Urbodomo de Boulogne-Billancourt
- Instituto de psiĥologio de Universitato Paris Descartes
- Muzeo de la 30-aj jaroj