Charonne (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Charonne (stacidomo) kaj Charonne-Marchandises (stacidomo).

Charonne [ʃaʁɔn] estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 9, en la 11-a arondismento de Parizo

Charonne
Kajoj en direkto al Pont de Sèvres
Kajoj en direkto al Pont de Sèvres
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 11-a
Geografia situo 48° 51′ 18″ N, 2° 23′ 5″ O (mapo)48.8551028131352.3846393823624Koordinatoj: 48° 51′ 18″ N, 2° 23′ 5″ O (mapo)
Charonne (Parizo)
Charonne (Parizo)
DEC
Charonne
Charonne
Charonne
Situo sur mapo de Parizo
Map
Charonne
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 1 815 517 vojaĝantoj (2020)
Historio
Malfermo 10-a de decembro 1933
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 24-02
Metro-linio M09
vdr

Stacio redakti

La stacio estis malfermita la 10-an de decembro 1933.

En 1008, la Senjorio de Charonne estis transdonita al Abatejo de Saint-Magloire fare de reĝo Roberto la Pia. Sinsekvis pluraj posedantoj dum la jarcentoj. Eta vilaĝo disvolviĝis ĉirkaŭ la kastelo de Charonne. Ĝi estis grandparte aneksita de la ĉefurbo en 1860.

Afero de metrostacio Charonne redakti

 
Memortabulo de la 8-a de februaro 1962

La historia kunteksto estas tiu de la Alĝeria Milito de Sendependeco. La tiamaj politikistoj negocadas post la kuliso pri la neceso konsenti al Alĝerio ĝian sendependecon. Nur OAS (Organisation de l'Armée Secrète) rifuzas tiun eblecon.

Alvokita de maldekstrularo, manifestacio estas organizita la 8-an de februaro 1962, por denunci la agadojn de OAS kaj la alĝerian militon. Prefekto Maurice Papon ordonas subpremi tiun manifestacion. Post forta atako de polico, manifestaciantoj provas rifuĝi en la enirejon de la metroo. Ok homoj mortas sufokitaj de homamaso kaj sub la batoj kaj naŭa en hospitalo, pro siaj vundoj.

Interkonektoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti