Kecalkoatlo (Mezameriko)
Kecalkoatlo (en la navatla lingvo quetzalcōātl [ketsalˈkoːaːtɬ], „plumhava serpento“; en la majaa lingvo kukulcán) estas dio de pluraj mezamerikaj kulturoj, inter ili tiuj de la aztekoj kaj toltekoj.
Kecalkoatlo | |
---|---|
mita serpento • Azteka dio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Mixcoatl |
Patrino | Chimalma |
Gefratoj | Xipe Totec • Tezcatlipoca • Huicilopoĉtli • Ŝolotlo |
Laŭ tiu dio oni nomis asteroidon kaj mortintan flugsaŭron.
Formo
redaktiPlej ofte Kvecalkoatlo estas prezentita kiel granda krotalo kun plumoj de la sankta birdo kvecalo, sed ankaŭ kiel barbahava, helhaŭta viro.
Mitologio
redaktiAzteka mitologoio
redaktiEn la azteka mitologio kecalkoatlo estas dio de vento, ĉielo kaj tero kaj kreiva dio. Li simbolas la oceanon. En Teotihuakano li estis adorata kiel naturdio. Lia plej grava sanktejo situis en Ĉolula. Li estis estro de la dua monda epoko.
Tolteka mitologio
redaktiLa toltekoj veneris Kecalkoatlon kiel ĉefan kaj kreivan dion. Lin prezentis Venuso. Lia frato kaj kontraŭulo estis Teskatlipoko.
Aliaj mitoj
redaktiSub la nomo Kukulkan, Kvecalkoatlo estis konata de la majaoj. La kiĉeoj nomis lin Gukumac (vidu ankaŭ Popol Vuh).
Vidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redakti- Hanns J. Prem: Die Azteken. Geschichte - Kultur - Religion. Verlag C.H. Beck, München 2006, ISBN 3-406-45835-1.