Kodekso Telleriano-Remensis

La Kodekso Telleriano-Remensis estas manuskripto de enhavo rita, kalendara kaj historia produktita en Meksiko en la 16-a jarcento.

Kodekso Telleriano-Remensis
skribita verko • manuskripto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo naŭatla lingvo
Eldonado
vdr
Tonatiuh priskribita en la Kodekso Telleriano-Remensis.

Ĝi estas pentrita en kvindek folioj de eŭropa papero de 32x22 cm kiu markas la survivadon de tre fajnega montro de azteka manuskripta pentrarto.

Krom la tipaj kalendaroj, la historia parto de la kodekso Telleriano-Remensis reprezentas la historion de la aztekoj el ilia migrado legenda en la 12-a jarcento al la unuaj jardekoj de hispana okupacio.

Speciale elstara estas la fakto, ke en la kodekso oni reprezentas per piktogramo, ke 20 000 viktimoj estis forbuĉitaj dum la dediĉo de la Plejgranda Templo en 1487.

Eble tiu kodekso kopiis fonton nuntempe perdita, nome la kodekso nomita Huitzilopochtli, kaj same oni supozas ke parto de ties kastililingvaj glosoj estis verkitaj de la monaĥo fray Pedro de los Ríos. Aliflanke oni pruvis ke ĝi utilis kiel fonto al la Kodekso Ríos aŭ kodekso Vatikana A.

La Kodekso Telleriano-Remensis estas konservita en la Nacia Biblioteko de Francio en Parizo.

Literaturo redakti

  • Kupriienko, Sergii; V. Talakh (2013). Códice Telleriano-Remensis. Kyiv: Видавець Купрієнко С.А. p. 317. ISBN 978-617-7085-06-4. «Kupriienko».