La Kodekso Ríos estas pliampleksigitas traduko al la itala de manuskripto de la epoko de la hispana kolonia imperio, nome Kodekso Telleriano-Remensis, atribuita almenaŭ parte al Pedro de los Ríos, nome monaĥo de la dominikanoj kiu laboris en Oaxaca kaj Puebla inter 1547 kaj 1562. La Kodekso Ríos probable estis verkita kaj desegnita en Italio post 1566.

Kodekso Ríos
iluminita manuskriptokodekso
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
vdr
Pentraĵo de Tlalok, en paĝo 20R de Kodekso Rios.

La manuskripto centriĝas en la kulturo Toltekoj kaj Ĉiĉimekoj en la Valo Tehuakano (aktuale Puebla kaj Oaxaca). Ĝi divideblas en sep sekcioj nome la jenaj:

  • Tradicioj kaj kosmogologiaj kaj mitologiaj kun enfazo al la kvar epokoj.
  • Bilda kalendaro, aŭ tonalámatl, por la Tonalpohualli, nome la sankta jaro de 260 tagoj komuna en la kalendaroj de Mezameriko.
  • Tabelo de kalendaroj por la jaroj 1558 al 1619, sen desegnoj.
  • Kalendaro de festivalo de 18 monatoj, kun la desegnoj de la dioj de ĉiu periodo.
  • Tradiciaj ceremonioj, kun portretoj de Indianoj.
  • Bildaj kronikoj de la jaroj 1195 al 1549 komence de la migrado de Ĉikomoztoc kovrante la lastajn okazintaĵojn en la Valo de Meksiko.
  • La glifoj de la jaroj 1556 al 1562, sen desegnoj nek teksto.

En tiu kodekso aperas prezento kiu ebligis lokigi la etoson de diversaj dioj kaj la simbologion de la koloroj rilate al la kosmaj spacoj; estas en tiuj regionoj estritaj de la blanka, la nigra aŭ verdnigra, la ruĝa, la flava kaj la blua kie ĉiu astro trairas specifan ĉielan vojon.

La Kodekso Ríos konsistas en 101 paĝoj de eŭropa papero, faldita akordione. Ĝi troviĝas en la Vatikana Biblioteko, (Romo) kaj pro tio ĝi estas konata ankaŭ kiel Kodekso Vatikana A, Codex Vaticanus A, aŭ Codex Vaticanus 3738.