Ilustrita manuskripto

mezepoka manuskripto, kun ilustraĵoj, dekoraciaj majuskloj, kaj uzo de koloro

Ilustrita manuskripto estas manuskripto en kiu la teksto estas suplementita per ornamado kiel ĉe inicialoj, bordoj (marĝenoj), kaj miniaturaj ilustraĵoj. En la plej strikta difino, la termino referencas nur al manuskriptoj ornamitaj per oroarĝento; sed kaj en komuna uzado kaj en moderna fakularo, la termino referencas al ajna ornamita aŭ ilustrita manuskripto el okcidentaj tradicioj. Kompareblaj verkoj el Oriento kaj Mezameriko estas priskribitaj kiel pentritaj. Islamaj manuskriptoj povas esti referencataj kiel iluminitaj, ilustritaj aŭ pentritaj, kvankam uzante esence la samajn teknikojn kiel ĉe la okcidentaj verkoj.

Ilustrita paĝo de "La Apokalipso de Douce".
Ilustrita paĝo de Armena Biblio, iluminita de Malnazar.

La plej antikvaj survivantaj iluminitaj manuskriptoj estas el la periodo de la jaroj 400 ĝis 600, produktitaj en la Regno de Ostrogotoj kaj en la Bizanca imperio. Ties gravo kuŝas ne nur en ilia esenca arta kaj historia valoroj, sed ankaŭ en la elteno de ligo de klereco havigita al ne-ilustritaj tekstoj. Se ne estus estinta la interveno de la monaĥaj skribistoj de la Malfrua Antikveco, plej el la klera sciaro de Antikva Grekio kaj de Antikva Romo estus forperdita. Tiel, la modeloj de tekstaj survivaĵoj estis rilatitaj al la utilo ĉe tre limigita klera grupo de kristanoj. Ilustrado de manuskriptoj, kiel maniero pligravigi antikvajn dokumentojn, helpis la konservadon kaj informan valoro en epoko en kiu la novaj regantaj klasoj ne plu estis kleraj, almenaŭ en la lingvo uzita en la manuskriptoj.

La majoritaato de survivantaj manuskriptoj estas el la Mezepoko, kvankam multaj survivas el la Renesanco, kun tre limigita nombro el la Malfrua Antikveco. La majoritato estas de religia naturo. Speciale el la 13a jarcento antaŭen, pliiĝanta nombro de nereligiaj tekstoj estis ilustritaj. Plej el iluminitaj manuskriptoj estis kreitaj kiel kodeksoj, kiuj estis superintaj sur la skribrulaĵoj. Tre malmultaj ilustritaj fragmentoj survivas sur papiruso, kio ne daŭras tiom longe kiom pergameno. Plej mezepokaj manuskriptoj, ilustritaj aŭ ne, estis skribitaj sur pergameno (plej ofte el felo de bovido, ŝafo aŭ kapro), sed plej manuskriptoj sufiĉe gravaj por esti ilustritaj estis skribitaj sur la plej bona kvalito de pergameno, nome veleno.

Dekomence en la fino de la Mezepoko, manuskriptoj ekestis produktitaj sur papero. La plej fruaj presitaj libroj estis foje produktitaj lasante spacojn por posta rubriko (ornama ruĝigo) kaj miniaturoj, aŭ por aldoni ilustritajn inicialojn, aŭ ornamon en la marĝeno, sed la enkonduko de la presarto rapide kondukis al dekadenco de man-ilustrado. Ilustritaj manuskriptoj plue estis produktitaj en la komenco de la 16a jarcento sed en multe pli malgrandaj nombroj, ĉefe por la plej riĉuloj. Ili estas inter la plej oftaj aĵoj kiuj survivis el la Mezepoko; multaj miloj survivis. Ili estas ankaŭ la plej bone survivantaj specimenoj de mezepoka pentrarto, kaj la plej bone konservitaj. Tiel en multaj areoj kaj periodoj, ili estas la nuraj survivantaj ekzemploj de pentrarto.

Kelkaj ekzemploj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Alexander, Jonathan A.G., Medieval Illuminators and their Methods of Work, 1992, Yale UP, ISBN 0300056893
  • Coleman, Joyce, Mark Cruse, and Kathryn A. Smith, eds. The Social Life of Illumination: Manuscripts, Images, and Communities in the Late Middle Ages (Series: Medieval Texts and Cultures in Northern Europe, vol. 21. Turnhout: Brepols Publishing, 2013). xxiv + 552 pp reta revuo
  • Calkins, Robert G. Illuminated Books of the Middle Ages. 1983, Cornell University Press, ISBN 0500233756
  • De Hamel, Christopher. A History of Illuminated Manuscript (Phaidon, 1986)

Eksteraj ligiloj redakti