La regno de ostrogotoj, oficiale la Regno de Italio (en Latino: Regnum Italiae),[1] estis establita de la ĝermanajostrogotoj en la Itala duoninsulo kaj najbaraj areoj de 493 ĝis 553.
En Italio la ostrogotoj, kondukitaj de Teodoriko la Granda, mortigis kaj anstataŭis Odoakron, ĝermanan militiston, iama estron de la foederati (partneroj) en Norda Italio, kaj de factoreganto de Italio, kiu estis elposteniginta la lastan imperiestron de la Okcidenta Romia Imperio, Romulus Augustulus, en 476. Kun Teodoriko, sia unua reĝo, la ostrogota regno atingis sian pinton, etende el teritorioj de Gaŭlio okcidente ĝis tiuj de nuntempa Serbio sudoriente. Plej el la sociaj institucioj de la fino de la Okcidenta Romia Imperio estis konservataj dum sia regado. Teodoriko nomis sin mem Gothorum Romanorumque rex ("reĝo de gotoj kaj romanoj"), montrante sian deziron esti estro de ambaŭ popoloj.
Startinte en 535, la Orienta Romia Imperio (Bizanca) invadis Italion dum regado de Justiniano la 1-a. La ostrogota reganto tiama, Vitige, ne povis defendi la regnon sukcese kaj estis fine kaptita kiam la ĉefurbo Raveno falis. La gotoj decidis difini la urbon Pavio la nova ĉefurbo de sia regno - tie jam Teodoriko la Granda starigis plian tronon. La ostrogotoj realianciĝis ĉirkaŭ nova estro, Totila, kaj sukcesis haltigi la konkeron, sed estis finfine venkitaj. La lasta reĝo de la ostrogota regno estis Teja.
Piero Majocchi (2010): Sviluppo e affermazione di una capitale altomedievale: Pavia in età gota e longobarda, en la serio Reti Medievali, volumo 11, eldonejo Firenze University Press, ISSN 1593-2214, rete (itale)
Jonathan Arnold, M. Shane Bjornlie, Kristina Sessa (eld.): A Companion to Ostrogothic Italy. Leiden, Boston 2016: Brill Publishers. ISBN 978-9004-31376-7. (angle)
Edward Gibbon: History of the Decline and Fall of the Roman Empire, volumo IV, ĉapitroj 41 & 43 (angle)