Malfrua AntikvecoFina Antikveco estas termino por periodo uzita de historiistoj por priskribi la tempon de la transiro el klasika antikveco al la Mezepoko en kontinenta Eŭropo, la Mediteranea mondo, kaj Proksima Oriento. La disvolvigo de tiu periodigo ĝenerale estis atribuita al la historiisto Peter Brown, post la publikigo de lia grava verko The World of Late Antiquity (1971). La precizaj limoj por tiu periodo estas kontinua celo de debato, sed Brown proponis periodon inter la 3a kaj la 8a jarcentoj. Ĝenerale, oni povas ĉirkaŭkalkuli el la fino de la Krizo de la Romia Imperio de la Tria Jarcento (ĉ. 235 – 284) ĝis, en la Oriento, la islamaj konkeroj en la mezo de la 7a jarcento. En Okcidento la fino venis pli frue, kun la starto de la Alta Mezepoko tipe metita en la 6a jarcento, aŭ eĉ pli frue en la okcidentaj bordoj de la Imperio.

La Barberini eburaĵo, el imperia diptiko por triumfa imperiestro, el imperia ateliero en Konstantinopolo en la unua duono de la 6-a jarcento (Luvro).

La Romia Imperio suferis konsiderindajn sociajn, kulturajn kaj organizajn ŝanĝojn komence per la regado de Diokleciano, kiu startis la kutimon disigi la Imperion en Orienta kaj Okcidenta duonoj regataj de multaj imperiestroj. Komence per Konstantino la 1-a, kristanismo estis farita leĝrajtigita en la Imperio, kaj oni fondis novan ĉefurbon en Konstantinopolo. Migrado de Ĝermanaj triboj disrompis la Roman regadon el la fino de la 4a jarcento antaŭen, kulmine en la eventuala Falo de la Okcidenta Romia Imperio en 476, kiu estis anstataŭita de la tiel nomitaj barbaraj reĝlandoj. La rezultanta kultura fuzio de Grek-romiaj, Ĝermanaj kaj Kristanaj tradicioj formis la fundamenton de la posta kulturo de Eŭropo.

La ĝenerala malpliiĝo de loĝantaro, teknologia sciaro kaj niveloj de vivo en Eŭropo dum tiu periodo iĝis la arketipa ekzemplo de la socia falo por verkistoj el la Renesanco ĝis ĵusaj tempoj. Kiel rezulto de tiu dekadenco, kaj la relativa malabundo de historiaj registroj el Eŭropo partikulare, la periodo el ĉirkaŭ la komenco de la 5-a jarcento ĝis la Karolida renesanco (aŭ eĉ ankoraŭ) estis iam pejorative referencata kiel "Malhela Epoko". Tiu termino estis abandonita de historiistoj: en historia fakularo de la lasta duon-jarcento, la fino de la Okcidenta Romia Imperio, la komenco de la Bizanca Imperio kaj la Alta Mezepoko estas pli kaj pli esti unuigitaj en la periodigo de la Malfrua Antikveco.[1]

Notoj redakti

  1. Gilian Clark, Late Antiquity: A Very Short Introduction (Oxford 2011), pp 1–2.