Malfermi la ĉefan menuon

1980 Teskatlipoko

asteroido
(Alidirektita el 1980 Tezcatlipoca)

1980 Teskatlipoko estas tre malgranda, hela Amora asteroido, malkovrita la 19-an de junio 1950 de la usona astronomo Albert George Wilson kaj de la sveda astronomo Åke Anders Edvard Wallenquist elde la Observatorio de la Monto Palomar (kantono San-Diego, Kalifornio).

1980 Teskatlipoko
asteroido
Oficiala nomo 1980 Tezcatlipoca
Aliaj nomoj 1950 LA
Historio
Malkovrintoj Wilson kaj Wallenquist
Dato de malkovro
Loko de malkovro
19-a de junio 1950
Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
255,747 Gm (1,710 AU)
162,406 Gm (1,086 AU)
349,088 Gm (2,334 AU)
Discentreco 0,365
Meza anomaliangulo 262,200°
Klinangulo 26,860°
Periodo 816,445 tagoj (2,235 jaroj)
Meza cirkulrapido 22,78 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
246,638°
Argum. de periapsido 115,396°
Terdistanco
- Minimuma

40,416 Gm (0,2702 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 4,3 km
Rotacia periodo 0,3019 tago (7,24612 horoj)
Geometria albedo 0,25
Observaj ecoj
Spektroklaso SU
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 13,92
Information icon.svg
vdr

Kvankam rigardita kiel terrenkonta objekto, ĝi ne tre proksimas Teron. La 16-an de novembro 1921 ĝi pleje proksimiĝis al Tero je 40,416 milionoj da km. Nenia pli proksima paso estas antaŭkalkulita antaŭ la fino de la 22-a jarcento.

Ĝi ricevis la nomon de la mezamerika dio Teskatlipoko, frato kaj kontraŭulo de Kecalkoatlo.

Eksteraj ligilojRedakti