Observatorio de la Monto Palomar

La Observatorio de la Monto Palomar[1] estas privata astronomia observatorio en Kalifornio (Usono), dependenta kaj ekspluatita de la Kalifornia Instituto de Teknologio. Ĝi situas sur la supro de la Monto Palomar, je alto de 1706 m, 80 km norde de San-Diego.

Observatorio de la Monto Palomar
steloobservatorio
Komenco 1928 vd
Geografia situo 33° 21′ 23″ N, 116° 51′ 54″ U (mapo)33.356388888889-116.865Koordinatoj: 33° 21′ 23″ N, 116° 51′ 54″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo San-Diego
Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio)
Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio)
DEC
Observatorio de la Monto Palomar
Observatorio de la Monto Palomar
Lokigo de Kalifornio en Usono
Map
Observatorio de la Monto Palomar
Posedata de Kalifornia Instituto de Teknologio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Kupolo de la Teleskopo Hale
33° 21′ 22″ N 116° 51′ 53″ U / 33.35611 °N, 116.86472 °U / 33.35611; -116.86472 (mapo)

Gia ĉefa instrumento, la Teleskopo Hale, de 5,08 metroj de diametro (aŭ 200 coloj) estis konata kiel plej granda teleskopo el la mondo inter 1947 kaj 1975.

La observatorio havas ankaŭ kvar aliajn teleskopojn inter kiuj la Teleskopo Samuel Oschin (Schmidt-teleskopo de 1,2 m) kaj unu teleskopo de 1,5 m. La Palomara Provtipa Interferometro tie funkciis inter 1995 kaj 2009, kaj, inter eksaj instrumentoj, estas la Schmidt-teleskopo de 18 coloj (460 mm), la unua instrumento de la observatorio, datita de 1936.

Historio redakti

 
La Teleskopo Hale de 508 cm en sia ekvatoriala montaĵo

En 1928, la usona astronomo George Ellery Hale ricevis subvencion de 6 milionoj da dolaroj de la Fondaĵo Rockefeller por la konstruo de observatorio kun teleskopo de 200 coloj mastrumita de la Kalifornia Instituto de Teknologio, al kies malvolviĝi li kunlaboris.

George E.Hale elektis la Monton Palomar ("kolomba staleto" en hispana lingvo) en la komenco de la 1930-aj jaroj, kiel ejo malplej endanĝerigita de la luma poluo. La konstruo de la unua kupolo komencis en 1936, sed pro la Dua Mondmilito, la teleskopo estis finita nur en 1948, kaj nomita en honoro de George Ellery Hale, mortinta en 1938.

Esploroj redakti

Pluraj kampanjoj de ĉiela observo estis faritaj elde la Observatorio de la Monto Palomar, inter kiuj :

La Palomar Observatory Sky SurveyPOSS (Palomar Ĉiela Enketo), inter 1948 kaj 1958, farita de Fritz Zwicky per la Teleskopo Samuel Oschin.

La Palomar–Leiden survey (Palomar–Leiden Enketo), kunlaboro kun studo pri asteroidoj lanĉita de Gerard Kuiper en 1960, kun la kunlaborado de Tom Gehrels kaj de la geedzoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten de la Observatorio de Leiden.

La Second Palomar Observatory Sky SurveyPOSS-II, (dua Palomar Ĉiela Enketo) en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj.

La Quasar Equatorial Survey TeamQUEST (Teamo de Ekvatora Enketo pri Kvazaroj), asociita kun la programo Near Earth Asteroid Tracking. Ĝi provizis datenojn, kiuj permesis la malkovron de la nanoplanedo 90377 Sedno.

Notoj redakti

  1. Palomar signifas en la hispana origine "kolombejon".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti