Åke Anders Edvard Wallenquist

sveda astronomo

Åke Anders Edvard Wallenquist (naskiĝis la 16-an de januaro 1904 en Västervik, mortis la 8-an de aprilo 1994 en Upsalo) estis sveda astronomo. Li estis profesoro pri astronomio en la Universitato de Upsalo.

Åke Anders Edvard Wallenquist
Persona informo
NomoÅke Anders Edvard Wallenquist
Dato de naskiĝo16-a de januaro 1904
NaskiĝlokoVästervik
Dato de morto8-a de aprilo 1994
MortolokoUpsalo
Aĝo je morto90
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoSvedio
Lingvoj
Parolata lingvosveda lingvo [+]
Ceteraj informoj
Honorigotitola profesoro [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li lernis pri astronomio en la Astronomia Observatorio de Upsalo, kie li havis kiel profesoron Carl Östen Emanuel Bergstrand. Inter 1928 kaj 1935 li laboris en Javo en la nederlanda Observatorio Bosscha (in Lembang, okcidenta Javo). Li estis la unua sveda astronomo, kiu laboris en la suda duonglobo.

En 1948 li fariĝis unua helpanto en la Observatorio Kvistaberg de Upsalo. Li komencis studi la duoblajn stelojn, sed baldaŭ interesiĝis pri la malfermitaj stelamasoj kaj ties ecoj. Li verkis du centojn da artikolojn pri tiu temo.

Wallenquist estis aktiva ano de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj en Stokholmo kaj de la Reĝa Societo de Sciencoj de Upsalo.

De la 1950-aj jaroj, li verkis multenombrajn popularigajn librojn pri astronomio. Liaj libroj instigis milojn da junuloj interesiĝi pri astronomio.

Kun Albert George Wilson la 19-an de junio 1950, li malkovris la asteroidon 1980 Tezcatlipoca. La asteroido 2114 Wallenquist estis tiel nomita en lia honoro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Wallenquist, Ake Anders Edvard" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Wallenquist ,Åke Anders Edvard".