3552 Don Kiĥoto
3552 Don Kiĥoto estas malgranda malhela marsrenkonta amora asteroido, de la subklaso Amora IV.
3552 Don Kiĥoto | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 3552 Don Quixote |
Aliaj nomoj | 1983 SA |
Nomita laŭ | La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo, Don Kiĥoto vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Paul Wild |
Dato de malkovro | 26-a de septembro 1983 |
Loko de malkovro | Berno (Svisio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Amora asteroido asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
631,751 Gm (4,223 AU) 181,017 Gm (1,210 AU) 1 082,486 Gm (7,236 AU) |
Discentreco | 0,713 |
Meza anomaliangulo | 81,503° |
Klinangulo | 30,968° |
Periodo | 3169,784 tagoj (8,678 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 14,48 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
350,277° |
Argum. de periapsido | 317,104° |
Terdistanco - Minimuma |
44,882 Gm (0,300 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 19 km |
Rotacia periodo | ~ 0,32 tago (~ 7,7 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,03 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | D |
Absoluta magnitudo | 13,0 |
Malkovro
redaktiĜi estis malkovrita la 26-an de septembro 1983 de la svisa astronomo Paul Wild elde la Observatorio Zimmerwald apud Berno.
Nomo
redaktiĜi ŝuldas sian nomon al la ĉefrolulo de la romano "La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo" de Miguel de Cervantes. Tio nomo aludas al la fakto, ke ĝia orbito similas al tiu de 944 Hidalgo.
Orbito
redaktiĜia tre discentra kaj klinita orbito sugestas, ke ĝi estas "estingita kometo", tie estas kerno de kometo perdinte siajn vaporiĝemajn materialojn. Kometa aktiveco (hararo) estis malkovrita per la Kosmoteleskopo Spitzer, kiu observis elsendo de infraruĝa radiado je 4.5 um de CO2.[1]
Ĝi estas rigardita kiel potence danĝera asteroido kvankam ĝia nuna orbito ne kondukas ĝin tre proksimen de tero.
Ĝia afelio kondukas ĝin pli malproksimen ol la orbito de Jupitero, kiun ĝi sufiĉe alproksimiĝas por esti klasifikata kiel Jupiterrenkonta asteroido. Pro tio ĝi suferas perturbojn de la gravita altiro de Jupitero, kiuj povus, en fora estonto, forpeli ĝin el la Sunsistemo[2].
- La 1-an de septembro 1922 ĝi pasis al 0,300 AU (44,882 milionoj da km) de Tero.
- La 28-an de aŭgusto 2080 ĝi pasos al 0,421 AU (62,927 milionoj da km) de nia planedo.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Profesoro helpas malkovri, ke terrenkonta asteroido estas vera kometo Arkivigite je 2013-09-16 per la retarkivo Wayback Machine(angle)
- ↑ Don Kiĥoto: forironte el Sunsistemo ? (angle)
Eksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
- france 3552 Don Kiĥoto, la kometo kiu ŝajnigis esti asteroido; el Futura Science (24-a de septembro 2013)
- france La terrenkonta asteroido estis kometo; el Ciel & espace
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: |
---|---|---|
3551 Verenia | 3552 Don Kiĥoto | 3553 Mera |