Minimuma orbita interdistanco

La Minimuma orbita interdistanco (MOID) estas mezuro uzata en astronomio por taksi riskojn de kolizio inter astronomiaj objektoj. Ĝi estas difinita kiel la distanco inter la plej proksimaj punktoj de la oskulata orbito[1] de ambaŭ korpoj.

la orbito de (4953) 1990 MU, kiu, kun MOID of 0,0276 AU, estas klasigita kiel potence danĝera objekto

Ĉar plej koncernas nin riskoj de kolizio kun Tero, oni ĉefe interesiĝas pri MOID inter objekto kaj Tero, tiel nomata Tera MOID. La tera MOID estas ofte listita en la datumbazoj pri la kometoj kaj asteroido kiel la JPL Small-Body Database[2] Tamen, la MOID povas esti difinita rilate al aliaj korpoj kiel : jupitera MOID, marsa MOID kaj tiel plu.

Objekto estas klasigita kiel potence danĝera objekto (PDO) - tie estas, povante okazigi katastrofon sur Tero - se, inter aliaj kondiĉoj, ĝia tera MOID estas malpli ol 0,05 astronomia unuo . Por pli grandaj planedoj ol Tero, estas risko de kolizio kun iom pli granda MOID; ekzemple, Jupitera MOID malpli granda ol 1 astronomia unuo estas konsiderinda.[3]

Malgranda MOID ne signifas ke kolizio estas neevitebla, Ankaŭ necesas, ke ambaŭ korpoj atingu tiun punkton de siaj orbitoj en la sama tempo, tio kio iam okazos, almenaŭ ke ambaŭ objektoj estus gravite ligitaj per ia orbita resonanco (kiel, notinde, la objektoj en punktoj de Lagrange). Tamen, ĉi tio povas okazi en tre fora estonteco, kaj la orbito de la plej malgranda korpo povas esti perturbita pro altiro de aliaj planedoj : la orbita antaŭkalkulo iĝas malpreciza por la estonto : nemalofte okazas, ke terrenkonta asteroido pasis aŭ pasos pli proksime de Tero, ol la distanco difinata per la MOID je la nuna epoko. Tamen, la MOID havas la avantaĝon ke ĝi estas kalkulebla sempere surbaze de la orbitaj elementoj de la korpo sen bezono de antaŭdiro pri la estonteco[4] kaj krude indikas la nunan danĝeron.

La unika objekto, kiu estis iam klasigita je 4 en la Torina skalo (de tian, ĝi estis regresigita), la atona asteroido 99942 Apophis, havas MOID de 0,00017 UA, aŭ 25 432 km. Tio ne estas la plej malgranda MOID en la katalogoj; multaj korpoj kun malgrandaj MOID ne estas klasigita kiel PDO la pro sia malgrandeco. Por komparo, la sola objekto kiu estis malkovrita kaj kies MOID estis kalkulita antaŭ ĝi alfrapis la Teron estis la malgranda meteoroido 2008 TC3, kiu falis la 7-an de oktobro 2008; ĝi diseriĝis en la atmosfero super Sudano. Tiu objekto estis listigitaj kun MOID de 0,00001 AU en la datumbazo de Minor Planet Center kaj estas la plej malgranda MOID kalkulita por apolona asteroido[5] La JPL Small-Body Database donas eĉ pli malgrandan kaj pli precizan MOID de 0.0000078 AU por tiu ĉi korpo.[6]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti