7763 Crabeels

asteroido

7763 Crabeels estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 16-an de oktobro 1990 de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio La Silla, en Ĉilio.

7763 Crabeels
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7763 Crabeels
Aliaj nomoj 1990 UT5 ; 1994 RE4
Nomita laŭ Henri Crabeels vd
Malkovro
Malkovrinto Eric Walter Elst
Dato de malkovro 16-a de oktobro 1990
Loko de malkovro La Silla (Ĉilio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
409,906 Gm (2,740 AU)
381,416 Gm (2,550 AU)
438,396 Gm (2,930 AU)
Discentreco 0,0695
Meza anomaliangulo 88,212°
Klinangulo 4,812°
Periodo 1656,674 tagoj (4,536 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,99 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
110,859°
Argum. de periapsido 180,153°
Fizikaj ecoj
Diametro 7,797 km vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,22 vd
Observaj ecoj
Spektroklaso L
Absoluta magnitudo 12,3
vdr

Ĝi estas unu el la maloftaj asteroidoj de spektra klaso "L", subklaso de la klaso "S", kiu montras fortan ruĝan spektron en la videbla lumo (de ondolongo pli malgranda ol 0,75 μm), kaj plata spektro sen trajto por pli grandaj ondolongoj (infraruĝo)

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de Henri Crabeels, tutmonde fama orgenisto kaj dirigento de Antverpeno. La asteroido estis dediĉita al li okaze de lia 98-a naskiĝtago.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
(7762) 1990 SY27763 Crabeels(7764) 1991 AB