Lumintenso

fizika grando

En fotometrio, Lumintenso estas mezuro de la ondolongo-dependa povumo eligata de lumfonto en specifa direkto, bazita sur la lumintensa funkcio, normigita modelo de la sentivo de la homa okulo. La SI-unuo de lumintenso estas la kandelo (cd). Ĝi estas baza unuo en SI.

Fotometrio pritraktas la mezuradon de videbla lumo kiel perceptata de homaj okuloj. La homa okulo povas vidi lumon nur en la videbla spektro kaj ĝia sentivo al lumo dependas de la ondolongo en la spektro. Kiam adaptita por helaj kondiĉoj (fotopia vido), la okulo estas plej sentiva al verda-flava lumo ĉe 555 nm. Lumo kun la sama radia intenso ĉe aliaj ondolongoj havas malplian efektan intenson. La kurbo kiu mezuras la reagon de la homa okulo al lumo estas difinita normo, konata kiel la lumintensa funkcio. Ĉi tiu kurbo, kiun indikas , estas bazita sur mezuro de tre variaj eksperimentaj datumoj el sciencistoj uzintaj malsamajn mezurajn teĥnikojn. Ekzemple, la mezuritaj reagoj de la okulo al viola lumo variis tra faktoro de dek.

Ne konfuzu pri lumintenso kaj alia fotometria unuo, lumflukso, kiu estas la tuta perceptata povumo eligata en ĉiuj direktoj. Lumintenso estas la perceptata povumo je unito de solida angulo. Lumintenso malsamas ankaŭ al radia intenso, la rilata objektiva fizika kvanto uzebla en la metrologia branĉo radiomezurado.

Uzmaniero redakti

La lumintenson por lumo de specifa ondolongo   donas

 

kie

  estas la lumintenso en kandeloj,
  estas la radia intenso en W/sr,
  estas la norma lumintensa funkcio.

Se pli ol unu ondolongo ĉeestas (kiel kutime), oni devas adicii aŭ integrali tra la spektro de ondolongoj ĉeestantaj por atingi la lumintenson: