Konsonanta alfabeto

Konsonanta alfabeto estas alfabeto estiĝinta aŭ uzata kadre de konsonanta skribsistemo. Tiu termino fakte estas metonimio: logike la epiteto konsonanta konvenas por karakterizi ne grafemaron, sed skribsistemon.

Pure konsonanta skribo estas koncepto precipe teoria kaj historia. Tiaj estis ekz-e la ugarita kaj fenica skriboj. Similaj estas la sakralaj skriboj de la hebrea Torao aŭ de la araba Korano. Tamen jam en tiuj sanktaj tekstoj rimarkeblas devio de la pure konsonanta skribo: kelkaj literoj komencas funkcii kiel vicvokaloj. Krome, por fiksi la tradician voĉlegadon ili ricevis vokalizajn kromsignojn, kvankam tiuj estas malmulte uzataj en la kutima skribo.

La hebrea alfabeto estas ankaŭ uzata en la plena konsonanta-vokala skribo de la Jida ortografio; ankaŭ en la adaptaĵoj de la araba alfabeto por neŝemidaj lingvoj aperas pluaj devioj de la konsonanta skribsistemo.

En la skolo de Peter T. Daniels «konsonanta alfabeto» (konfuzata kun «konsonanta skribsistemo») estas nomata abĝado, de la araba vorto أبجدي abjadī, kiu konsistas el la kvar unuaj arabaj liternomoj laŭ la tradicia «cifera» ordo (kontraste al هجائي hiĝāʼī, kiu estas moderna ordo grupanta la literojn laŭ ilia formo).

Vidu ankaŭ redakti