Hebrea skribo

Listartikolo en Vikipedio

Hebrea skribo estas resuma nomo de la pluraj skribsistemoj uzataj por skribi la vortojn de la hebrea lingvo per la hebrea alfabeto. La uzo de tiuj skribsistemoj varias laŭ la historiaj epokoj kaj cirkonstancoj.

Por prezenti la nun uzatajn skribsistemojn ni konsideru la vorton /ŝulĥán/ (tablo). Oni atentu, ke en ĉiuj hebreaj skribsistemoj la direkto estas de dekstre maldekstren; sed en la esperantaj transliterigoj ĉi-subaj la direkto estas la esperanta, de maldekstre dekstren.

  1. La pure konsonanta skribsistemo: שּלחן (t.e. ŜLĤN). La plej antikva formo, aperanta en tekstoj religiaj.
  2. La baze konsonanta skribsistemo vokalizita per kromsignoj: שֻׁלְחָן (t.e. ŜuLĤaN; la minuskloj respondas al vokalizaj kromsignoj).
  3. La skribsistemo konsonanta-vicvokala: שּולחן (t.e ŜVLĤN). La unuan vokalon (u) reprezentas vav ‹ו›, la duan (a) oni divenu.
  4. La skribsistemo miksita, kiu kombinas vicvokalojn kaj kromsignojn: שוּלחָן (t.e. ŜULĤaN).
Paĝo el sinagoga legolibro kun paralelaj tekstoj:
• konsonanta kun kromsignoj intonaciaj (maldekstre); kaj
• vokalizita (dekstre).

La du unuaj skribsistemoj estas uzataj precipe en tekstoj religiaj. La konsonanta-vicvokala skribsistemo (3) estas la plej kutima en Israelo, uzata ĉiutage, en la ordinaraj libroj kaj dokumentoj. La miksita skribsistemo (4) estas uzata en la situacioj kiam necesas precizigi la sonformon. Ekz‑e en la hebrea Vikipedio la artikolo he:אספרנטו (Esperanto en la konsonanta-vicvokala skribsistemo kun la fina vicvokala vav) komenciĝas per la vokalizita transskribo אֶסְפֶּרַנְטוֹ (’eSPeRaNTO). La fina vav kun superpunkto estas nemiskomprenebla prezento de la sono /o/ — dum la vav kun mezlinia punkto ‹וּ› reprezentas (en 4) la sonon /u/.

La skribsistemon № 1 oni nomas hebree skribo manka (כְּתִיב חָסֵר /ktiv ĥasér/), ĉar en ĝi mankas vokalsignoj.

La skribsistemon № 2 oni nomas hebree skribo vokalizita per kromsignoj (כְּתִיב מְנוּקָד /ktiv menukád/).

La skribsistemon № 3, praktike la plej gravan, oni neformale kaj misgvide nomas plena skribo[noto 1] (כְּתִיב מָלֵא), alinome skribo sen kromsignoj (כְּתִיב חֲסַר הַנִּקּוּד /ktiv ĥasar ha-nikud/; egale konfuze, ja ankaŭ skribo manka № 1 estas «sen kromsignoj»).

  1. Ĝi ja ne estas plena: male ol ĉe № 2 oni ne povas voĉlegi ĝin sen scii la lingvon; kaj eĉ se oni scias la lingvon, oni devas per kunteksto malkonfuzi homografojn. «Plena» ĉi tie estas uzata kontraste al «manka»: ĝi estas iom malpli manka.