Jida ortografio

La ortografio de la lingvo jido uzas kiel bazon la hebrean alfabeton, kun aldonoj kaj modifoj. Same kiel ĉe la hebrea, la literoj estas legataj dedekstre maldekstren, kaj kvin literoj havas specialajn finajn formojn. Malsame al la hebrea, la jida skribsistemo estas vera alfabeto: ĉiu vokalo estas markita per aparta litero.

AlfabetoRedakti

Jen la alfabeto de jido, laŭ la norma ortografio de YIVO.

Litero IFA Nomo Noto
א (nenio) ŝtumer alef Silenta markilo ke la silabo komencas per la vokala formo de la sekvanta litero
אַ a paseĥ alef
אָ ɔ komec alef
ב b bejs
בֿ v veys nur por vortoj pruntitaj el semidaj lingvoj
ג ɡ giml
ד d daled
ה h hej
ו ʊ vov
וּ melupm vov nur uzata apud ו aŭ antaŭ י
ז z zajen
ח x ĥes nur por vortoj pruntitaj el semidaj lingvoj
ט t tes
י j, i jud konsonanta [j], se la unua litero en silabo; vokala [i] aliloke
יִ i ĥirik jud nur uzata post konsonanta י aŭ apud alia vokalo
כּ k kof nur por vortoj pruntitaj el semidaj lingvoj
כ x ĥof
ך lange/ende ĥof fina formo, nur ĉe vortfino
ל l, ʎ lamed
מ m mem
ם ŝlos/ende mem fina formo, nur ĉe vortfino
נ n nun
ן lange/ende nun fina formo, nur ĉe vortfino
ס s sameĥ
ע ɛ, ə ajin
פּ p pej fina formo ne ekzistas
פֿ f fej
ף lange/ende fej fina formo, nur ĉe vortfino
צ t͡s cadek
ץ lange/ende cadek fina formo, nur ĉe vortfino
ק k kuf
ר ʀ rejŝ
ש ʃ ŝin
שׂ s sin nur por vortoj pruntitaj el semidaj lingvoj
תּ t tof nur por vortoj pruntitaj el semidaj lingvoj
ת s sof nur por vortoj pruntitaj el semidaj lingvoj

PlurliteraĵojRedakti

Jido uzas la jenajn plurliteraĵojn por prezenti iujn fonemojn:

Plurliteraĵo IFA Nomo
דזש d͡ʒ daled zajen ŝin
טש t͡ʃ tes ŝin
זש ʒ zajen ŝin
װ v cvej vovn
ױ ɔj vov jud
ײ ɛj cvej judn
ײַ aj paseĥ cvej judn

InterpunkcioRedakti

Jido uzas la punkton (.), komon (,), kaj punktokomon (;) same kiel Esperanto; simile pri rondaj kaj rektaj krampoj. La ordinara citilo estas “ ”. La jena interpunkcio estas malsama:

Interpunkcio Uzo Ekzemplo Unikodo
׳ markilo de mallongigo ס׳איז (s’iz), mallongigo de עס איז (es iz) "ĝi estas" U+05F3
״ markilo de mallongigo ד״ר (d-r), mallongigo de דאָקטאָר (doktor) "doktoro" U+05F4
־ streketo מאַמע־לשון (mame-loŝn, "patrina lingvo", t.e. denaska lingvo, jido) U+05BE

HistorioRedakti

Jido, parolata de judoj en Eŭropo, tradicie uzas la hebrean alfabeton, tamen alimaniere ol la hebrea lingvo (ekz. ĉiu vokalo estas markita per litero).

Je la frua 20-a jarcento, pro kulturaj kaj politikaj kaŭzoj, oni provis normigi la jidan ortografion. La leksikografo Alexander Harkavy eldonis traktaĵon pri jida ortografio kaj jidan vortaron[1] en 1898. L. L. Zamenhof ankaŭ eldonis provon al latina ortografio de jido.

La registaro de Sovetio, en 1920, eldonis normojn pri jido — interalie, ĝi abolis la etimologian specialan ortografion de vortoj pruntitaj el semidaj (hebrea kaj aramea) lingvoj. En 1932, ĝi abolis la apartajn finajn formojn de la kvin konsonantoj. Tamen, la apartaj finaj formoj reenkondukiĝis en 1961.

La Yidisher visnshaftlekher institut (YIVO) fondiĝis en 1925 en Pollando, kaj eldonis proponitan norman ortografion en 1930.[2] YIVO eldonis finan ortografion en 1935.[3]

Pro la okupacio de Pollando far Nazia Germanio, YIVO movis sian sidejon al Nov-Jorko, Usono. Poste, YIVO plurfoje reviziis kaj reeldonis la jidan ortografion; la nuna eldono estas la sesa, eldonita en 1999.[4]

ReferencojRedakti

  1. Harkavy, Alexander. Harkavy's English–Jewish and Jewish–English Dictionary, Hebrew Publishing Company, Nov-Jorko, 1898
  2. YIVO, Der aynhaytlekher Yidisher oysleyg: materialn un proyektn tsu der ortografisher konferents fun YIVO, ershte zamlung, Yidisher Visnshaftlekher Institut, Vilna, 1930
  3. YIVO, Oysleyg-takones fun Yidish, Yidisher Visnshaftlekher Institut, Vilna, 1935
  4. Schaechter, Mordkhe, The Standardized Yiddish Orthography: Rules of Yiddish Spelling, 6a eld., kaj The History of the Standardized Yiddish Spelling, YIVO Institute for Jewish Research, New York, 1999. ISBN 0-914512-25-0