Moabo

antikva lando

Moabo (moabe 𐤌𐤀𐤁, arabe مؤاب, hebree מוֹאָב) estas la historia nomo de monta terpeco en Jordanio. La tero kuŝas apud multe el la orienta marbordo de la Morta Maro. La ekzisto de la antikva Reĝlando Moabo estas atestita el diversaj arkeologiaj trovoj, precipe la Meŝa-steleo, kiu priskribas la moaban venkon super nenomata filo de la Reĝo Omrio de Izraelujo.[1] La moaba ĉefurbo estis Dibono. Laŭ la hebrea biblio, Moabo ofte konfliktis kun siaj izraelidaj najbaroj je sia okcidento.

Moabo
popolo • historia lando
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr


Moabo
𐤌𐤀𐤁
Mo'ab
popolo • historia lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Dibon
Oficiala(j) lingvo(j) la moaba
Uzata(j) lingvo(j) moabida lingvo
Plej ofta(j) religio(j) Antikva kanaana religio
Politiko
Politika sistemo Monarkio
Ekonomio
vdr

Ĉefdio de Moabo, laŭ la Meŝa-steleo same kiel la Hebrea Biblio, estis Kemoŝ, kiu por la moabidoj eventuale estis identa kun (la vira) Aŝtar kaj Moloĥo.

Referencoj redakti

  1. vidu 2 Reĝoj 3