Mortinta lingvo

lingvo kiu ne plu estas parolata kiel gepatra lingvo, eĉ se ĝi ankoraŭ estas uzata
(Alidirektita el Morta lingvo)

Mortinta lingvo estas tiu lingvo kiu jam estas plu la gepatra lingvo de neniu. Post tiu momento, la lingvo jam ne sekvas la normalan vojon de evoluo kaj disvolvigo kio okazas laŭlonge de la tempo ĉe la vivantaj lingvoj.

Kaŭzoj de la malapero de lingvoj redakti

Ekzistas multaj kaŭzoj pro kiuj lingvo povas malaperi, kaŭzoj kiuj ne ĉiam estas sendependaj. Ekzemplo estas la hispana konkero de granda parto de Ameriko, kie malsanoj unuiĝintaj al perforto kaj sklaveco masakris la karibanojn, kvankam la lingvo sukcesis pluvivi ĝis 1920.

  • Perforto. Militoj, invadoj kaj koloniigoj povas malaperigi fizike la parolantaron de lingvo aŭ ŝanĝi tiun antaŭ nova, pro kio la ĝistiama lingvo malaperas. Tio okazis ĉe la lingvoj de Tasmanio aŭ ĉe kelkaj de la indianaj lingvoj amerikaj, ĉefe en Nordameriko. Eblas konsideri en tiu grupo la perfortajn politikojn de senradikigo de la aŭstralia registaro kontraŭ la aboriĝenoj ĝis la 1960aj jaroj.
  • Naturaj katastrofoj kaj malsanoj. Naturaj katastrofoj kiel la cunamo kiu okazis en Indonezio, povas malaperigi fizike loĝantaron aŭ tiom endaĝerigi ĝin ke tiu parolantaro devas rifuĝi en alia kulturo, adoptante ties lingvon kaj morojn. Kaze de malsanoj, la modernaj sciencistoj devas ege prizorgi en siaj kontaktoj kun malproksimaj popoloj, ĉar transporto de simpla malsano povus kaŭzi terurajn konsekvencojn.
  • Lingva evoluo. Etaj ŝanĝoj laŭlonge de longa tempoperiodo igas lingvon nerekonebla. Tiel naskiĝis ĉiu latinida lingvo el la latina kaj tiu ĉi ĉesis esti parolata.
  • Ekonomia premo. Ĉe tiu kazo la malapero okazas ĉar la parolantaro konsideras, ke la filaro havos pli bonan estontecon se ili lernas specifan alian lingvon. Post du generacioj la originala lingvo estos en danĝero malaperi. Tiu estas la kazo de la lingvo de enmigrintoj aŭ la kazo de la premo de la angla sur multaj lingvoj, inkludante kelkajn tiom gravaj kiel la dana[1] aŭ la norvega[2], kiuj, en tiu preciza kazo kaj ĝisnune ankoraŭ ne estas endanĝeritaj.
  • Kultura prestiĝo. Tiu konsidero ofte rilatas la antaŭan, ĉar la kultura prestiĝo ofte devenas el la materiala riĉeco. Tiu ĉi estas unu el la plej gravaj kaŭzoj de malaperoj de etaj lingvoj. Kiam fremda lingvo atingas prestiĝon kaj la kultura aŭ ekonomia elito ekuzas ĝin, post nelonge, tiu lernado translokiĝos al ĉirkaŭaĵo kaj geografia kaj kultura kaj geinfanoj ĉesos lerni la propran lingvon favore la fremdan.
  • Laŭvola ŝanĝo. Tio okazas malofte, sed ekzistas dokumentitaj kazoj kie loĝantaroj decidis laŭvole kaj per kunsido ŝanĝi al alia lingvo .[3]

La moderna krizo redakti

Oni supozas, ke unu homa lingvo mortas ĉiun duan semajnon pro morto de ties lasta parolinto. Sciencistoj supozas, ke estas ĉirkaŭ 6.000 vivantaj lingvoj en la mondo, de kiuj oni supozas, ke ĉirkaŭ 90% malaperos, en la venontaj du aŭ tri jarcentoj. Nur en Nordameriko jam estis malaperintaj en la lastaj jaroj 51 indiĝenaj lingvoj. Evidente la sociologiaj konsekvencoj de la ekonomiaj procezoj kiuj malpliigis la izolecon de malproksimaj komunumoj kaj devigis milionojn de personoj forlasi siajn etajn lokajn komunumojn por elmigri al grandaj urboj kontribuis grave al forlaso aŭ malpliigo de lingvoj de lokaj niveloj favore aliajn pli disvastigitajn, je skalo sen antaŭaĵoj en la historio de la homaro.

Oni konsideras, ke la supervivo de lingvo estas minacata kiam la geinfanoj jam ne lernas ĝin kiel gepatra lingvo.

Ĵusaj movadoj klopodas intenci la konservadon de tiu heredaĵo, ĉu klopodante la reenmeton, ĉu fiksante la lingvan enhavon. Tamen, la dokumentado de la lingva varieco laŭ la propra lingvo estas nekapabla haltigi la sociekonomiajn procezojn kiuj enkondukas al forlaso aŭ malpliiĝo de la minacataj lingvoj.

Ĉe la lingvoj de kiuj ne estas jam vivantaj parolantoj, la analizoj de antikvaj dokumentoj estas la ununura eblo rekonstrui kiun havas la lingvistoj. Por lingvoj malaperontaj (kiu havas malmultajn parolantojn estas nomata foje mikrolingvo) aŭ tiuj kiuj havas multan dokumentaron perskribe, la barakto fokusiĝas ĉe la kreado de vortaroj, gramatikoj kaj sonaj surbendigoj por konservi la plej grandan kvanton da informoj eblan. La plej granda problemo estas manko de mono kaj de sperta fakularo. Krome la plejparto da lingva tasko estas farata plej ofte surbaze de vivantaj lingvoj, pro kio estas pridiskutebla la valoro de scienca uzo de la materialoj pri malaperintaj lingvoj.

"Klasikaj" mortintaj lingvoj redakti

La latina, la klasika greka kaj la sanskrito estas lingvoj plej ofte konsiderataj mortintajn lingvojn. Tamen, kelkaj fakuloj asertas, ke ili ne estas tiaj se konsideri, ke kelkaj fakoj aŭ sciencoj ankoraŭ uzas grandan kvanton de ties vortaroj kaj ke ekzistas ankoraŭ multaj personoj kapabaj paroli ilin kiel dua lingvo, sed oni dubas, ke ekzistas parolantoj de tiuj lingvoj kiuj povus juĝi la gramatikecon de kelkaj esprimoj.

Ekzemple la latina estas la oficiala lingvo de la katolika eklezio. Laŭ artikolo de Pierre Georges en sia kroniko de Le Monde, la latina pliriĉiĝis per ĉirkaŭ 60.000 vortoj kaj novaj esprimoj en la lastaj jarcentoj. Kiel ekzemploj li mencias vis atomica por "atompovo", res inexplicata volans por "Nifo", ktp. La latina pluestis uzata en sciencaj kaj filozofaj tekstoj multe post ties morto, eĉ ĉirkaŭ la 19-a jarcento.

Laŭ Paul Valéry nur post la Unua Mondmilito la kono de la klasika greka ĉesis esti kutima en Francio inter edukitaj personoj. En lia junaĝo ne estis raraĵo vidi mezulon legi Tucididon en la originala teksto.

Tiu tipo de "vivo" eblis por eta nombro de lingvoj asociaj al kulturo kun sufiĉa prestiĝo kaj kiu permesu la pluhavon de la lingvo por la scienca, jura aŭ eklezia uzoj. Pro eklezia uzo estis ekzemple konservitaj la slavona, la avesta, la kopta, la sanskrita, la geeza, ktp.

Kelkaj organizaĵoj uzas mortintajn aŭ rarajn lingvojn por helpi la produkton de ia etoso aŭ por doni prestiĝon. Ekzemplo de tiu uzo estas la Vikipedio: ekzistas versioj en sanskrito, latina kaj anglosaksa. Alia ekzemplo: la lingvo de la leni lenape ankoraŭ estas parolata de kelkaj membroj de la tribo, sed ankaŭ ĝuas limigitan uzon en ceremonioj kaj tradicioj de la Ordeno de la Sago (Order of the Arrow).

Mortontaj lingvoj estis uzitaj foje en la ĉifrado de komunikado.

Tre ofte oni pridiskutas la temon ĉu utilas la studado aŭ aplikado de antikvaj lingvoj. Estas argumentoj poraj kaj malporaj.[4]

Reveno kaj supervivo de lingvoj redakti

Almenaŭ ekzistas unu kazo, la hebrea, kie mortinta lingvo estis "revivigita" por ĉiutaga uzo. La hebrea estis jam anstataŭigita en la antikveco de la aramea, kvankam ĝi konserviĝis kiel eklezia lingvo kaj estis uzata en la 19-a jarcento de la cionisma movado. La decido doni al la ŝtato Israelo "neutralan" lingvon kiel oficiala lingvo akcelis la revivigon de la lingvo. Evidente la lingvo devis modifiĝi kaj oni kreis grandan nombron da neologismoj por adapti ĝin al moderna uzado.

Aliaj kazoj, kiel la kornvala, ne estas klaraj, ĉar ili ne ricevas apogon de politikaj entoj kiel oficialaj lingvoj kaj la nombro de la parolantaro estas malaltega.

Pri endanĝerigitaj lingvoj, oni realigis diversajn klopodojn konservi kelkajn ne tre disvastiĝintajn lingvojn, ĉu sukcesete ĉu malsukcese.

Estas sukcesa ekzemplo la finna en Finnlando, kiu estis restarigita kaj helpita kiel oficiala lingvo de la registaro post la sendependiĝo. La lingvo estis minacata de la prestiĝo de la sveda, kiu aktuale estas kroma oficiala lingvo de la lando. Malpli gravaj sukcesoj estas tiuj de la eŭska kaj de la bretona, kiuj havas pli da parolantoj en 2004 ol en 1954, kvankam la estonteco de ambaŭ lingvoj ankoraŭ ne estas sekura.

Lingvoj en kiuj la protektado ne ŝajnas sukcesa estas la irlanda kaj la okcitana. En la kazo de la irlanda temas pri nacia lingvo kiu eĉ estas oficiala en la Eŭropa Unio, sed kies uzado malpliiĝis en la lastaj jaroj favore de la angla. En la kazo de la okcitana, oni starigis regulan televidon kaj ekzistas bazaj unulingvaj lernejoj, la Calandretas, sed la parolantaro estas maljuna kaj la junularo preferas la uzadon de la franca. Oni supozas, ke la lingvo estos mortinta post unu generacio.

La ekzemploj estis eŭropaj, kies parolantoj posedas materialajn resursojn por defendi siajn gepatrajn lingvojn. En la kazo de lingvoj de malriĉaj landoj, aŭ kies parolantoj estas marĝenigitaj, la konservado komplikiĝas multe. Simple oni ne disponas el la necesa mono por oferi la samajn eblecojn kiujn havas la parolantoj de prestiĝaj lingvoj: lerneja sistemo, televido, gazetaro, libroj, Interreto, laboro, ktp.

Listo de mortintaj lingvoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Endanĝeraj lingvoj.

Kelkaj de la plej gravaj mortintaj lingvoj estas listigitaj sube.

Inter la antikvaj:

Inter la mezepokaj:

Inter la ĵusaj:

Endanĝerigitaj Amerindiaj lingvoj redakti

Multnombraj Amerikaj lingvoj malaperis ekde la 16-a jarcento, sed la tendenco akceliĝis draste en la 20-a jarcento. Praktike ne estas lando de Ameriko kie ne estas indiĝenaj lingvoj minacataj. Ekzistas almenaŭ ĉirkaŭ 170 kiuj estas krite minacataj. Kelkaj el ili eble jam estis formortintaj en 2005, ĉar la lastaj kalkuladoj de kontaktoj kun parolantoj estas foje de antaŭ eĉ 20 jaroj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. angle: Encroaching English Erodes Local Languages Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine de la BBC (mayo 2003) y Multilingüismo?, English – a killer language? kaj Danish as an endangered species)
  2. Munduko hizkuntzen amarauna Arkivigite je 2007-11-01 per la retarkivo Wayback Machine ver pregunta 18.Is the language passed down from generation to generation? If not, why not? What language is replacing it?
  3. Claude Hagège, No a la muerte de las lenguas, ISBN 84-493-1175-6, pág 129, La decisión pública de los yaaku
  4. Ĉu plu instrui la antikvajn lingvojn?, p. 121. Ĉu la studo de Esperanto povas anstataŭi la studon de antikvaj lingvoj?, pp 122-124. Esperanto, UEA, julio 1965.

Bibliografio redakti

  • Gordon, Raymond G., Jr. (ed.), 2005. Ethnologue: Languages of the World, Fifteenth edition. Dallas, Tex.: SIL International. Versión en línea: http://www.ethnologue.com/.
  • Hagège, Claude, Halte à la mort des langues, Odile Jacob, Paris, 2000
  • Hagège, Claude. No a la muerte de las lenguas. Barcelona: Ed. Paidós, 2001. ISBN 84-493-1175-6.
  • Dante Sinfuentes (ed.),2005. "Gramática del Español y Competencia Lingüïstica" (pag 39 - 42).