Eliezer Ben-Jehuda
Eliezer Ben-Jehuda (hebree אֱלִיעֶזֶר בֶּן־יְהוּדָה; nasknomiĝinta Eliezer Icĥak Perelman; ruse Элиезер Ицхак Перельман; naskiĝis la 7-an de januaro 1858 en Luĵkio en Belorusio kaj mortis la 21)an de decembro 1922 en Jerusalemo) estas rusa ĵurnalisto kaj filologo de juda deveno. Li estas konsiderata kiel unu el la ĉefaj arkitektoj de la lingva revivigo de la moderna hebrea kiel parolata lingvo.
Eliezer Ben-Jehuda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | אליעזר יצחק פרלמן |
Naskiĝo | 7-an de januaro 1858 en Lužki |
Morto | 16-an de decembro 1922 (64-jaraĝa) en Jerusalemo |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Tombo | Juda tombejo de la Olivarba Monto |
Lingvoj | hebrea • araba • rusa • aramea |
Loĝloko | Rusia Imperio • Brita mandato Palestino • otomana Palestino |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Otomana Imperio (–1917) Brita mandato Palestino |
Alma mater | Daugavpils State Gymnasium (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Hemda Ben-Yehuda (en) (1892–1951) Devora Ben-Yehuda (en) (1881–1891) |
Infanoj | Itamar Ben-Avi ( Devora Ben-Yehuda (en) ) Dola Ben-Yehuda Wittmann (en) ( ) |
Parencoj | Solomon Naphtali Hertz Jonas (en) (bofilo) Gil Hovav (en) (pranepo) |
Okupo | |
Okupo | vortaristo gramatikisto ĵurnalisto lingvisto gazetoredaktisto |
Unu de la problemoj kiun la revivigo de la hebrea kunportis estis la fakto ke por multaj aferoj - ekzemple, elektro kaj aviadilo - (ankoraŭ) ne ekzistis vortoj en la hebrea. Ben-Yehuda tial regule publikigis listojn de hebreaj neologismoj kaj verkis vortaron de la hebrea lingvo.
Li estis konvinkita, ke la hebrea devus esti denove vivanta lingvo kaj decidis je iu momento plej eble multe paroli la hebrean kun homoj kiuj sciis tiun lingvon. Li kaj lia edzino Debora eĉ provis nur paroli hebree kun sia filo Ittamar Ben-Avi, kiu post multaj jarcentoj verŝajne fariĝis la unua denaska parolanto de la "moderna" hebrea.