Pesaĥo

juda festo de la eliro de la izraelidoj el antikva Egiptio
Parto de serio

stelo de Davido  
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Majmonido · Naĥmanides · Raŝi
Baal Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

Pesaĥo (alinome juda Paskohebrea Pasko) estas juda festo. Ĝi okazas dum nordhemisfera printempo. Aliaj nomoj estas "la festo de la printempo", "la festo de la libereco", kaj "la festo de la macoj". Ĝi estas festo de la Eliro de la izraelidoj el antikva Egiptio, kiel rakontita en la libro de la Biblio Eliro.

Seder-tablo kun la libro, kiun tradukis Erin Piateski

Ĝi komenciĝas la 15-an de la juda monato Nisano (sed kiel ĉiuj judaj festoj, ĝi komenciĝas en la vespero de la antaŭa tago), kaj daŭras sep tagojn (ok tagojn ekster Israelo). Dum la unua nokto (kaj dum la dua ekster Israelo), judoj faras ritan festenon nomatan pesaĥa aranĝo (hebree סדר פסח; prononco [SEJder PEJsaĥ] aŭ [SEder PEsaĥ], jide סדר, do [SEJder] aŭ [SEder]), en kiu ili rakontas la eliron per fiksita ritordo kaj multe da simbolismo.

Dum la tuta festo, judoj ne manĝas panon kaj aliajn fermentaĵojn, kaj forigas tiujn de sia posedo. Maco estas biskvit-simila manĝaĵo farita el faruno kaj akvo kaj bakita je alta temperaturo antaŭ ol ĝi povas fermenti. Ĝi anstataŭas panon dum Pesaĥo. Laŭ la tradicio, kiam la izraelidoj eliris el Egiptio, ili eliris haste, kaj ne havis tempon lasi al sia pano fermenti, kaj tiel rezultis maco, kaj tial oni manĝas macon dum Pesaĥo, kaj evitas fermentaĵojn.

Iuj nomas Pesaĥon esperante ankaŭ Pasko, sed ĉar tio estas nomo de alia kristana festo, por eviti ambiguon estas rekomendinde uzi la nomon Pesaĥo.

En Esperanto aperis redakti