Erin Piateski
usona esperantisto
Erin M. PIATESKI (naskiĝis la 7-an de novembro 1980 apud Vaŝingtono) estas usona esperantisto. Ŝi diplomiĝis kiel meĥanika inĝeniero, kun bakalaŭra diplomo de la Universitato de Marilando kaj magistra diplomo de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio.
Erin Piateski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de novembro 1980 (43-jaraĝa) |
Lingvoj | angla • Esperanto |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Ŝi esperantistiĝis en 1995 kaj aktivis ĉe la retejo lernu! ekde antaŭ ĝia naskiĝo en 2002. Ĉe la retejo ŝi estas interalie tradukanto lingvohelpanto kaj membro de la kerna teamo.
En Esperanto aperis redakti
- Verda Stelo, Hagado de Pesaĥo, materialoj pri la pesaĥa aranĝo, esperantigis Erin Piateski, tria eldono, 2011, 76 paĝoj (en formato PDF).