Parto de serio

stelo de Davido  
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Majmonido · Naĥmanides · Raŝi
Baal Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

La pesaĥa aranĝo (hebree סדר פסח; prononco laŭ sistemo IFA [ˈseider ˈpeisax], do per simplaj literoj [SEJder PEJsaĥ] aŭ [SEder PEsaĥ], jide סדר, do [SEJder] aŭ [SEder]) estas rita festeno komence de la juda festo Pesaĥo, kiu en la kristana kulturo nomiĝas Pasko. Ĝi estas kondukita tra la mondo antaŭ la vespero de la 15-a tago de Nisano en la hebrea kalendaro (tio estas, komence de la 15-a tago; hebrea tago komenciĝas ĉe sunsubiro, do vespere). La tago falas fine de marto aŭ en aprilo de la Gregoria kalendaro; Pesaĥo daŭras sep tagojn en Israelo kaj ok tagojn ekster Israelo. Judoj tradicie celebras unu pesaĥan aranĝon se en Israelo kaj du (unu je ĉiu el la unuaj du noktoj) se en la juda diasporo. La celebraĵo estas rito implikanta rerakontadon de la rakonto de la liberigo de la izraelidoj de sklaveco en antikva Egiptio, prenita de la Libro de Eliro (Ŝemot) en la Juda Torao. La pesaĥa aranĝo mem baziĝas sur la Biblia verso ordonante judojn rerakonti la historion de la Eliro el Egiptio: "Vi diru al via infano pri tiu tago, dirante: 'Pro tio, kion la Eternulo faris al mi, kiam mi eliris el Egiptio.'" (Eliro 13:8) En la celebraĵo, judoj legas la tekston de la Hagado, antikva verko de judaj saĝuloj. La Hagado enhavas la rakonton pri la hebrea eliro el Egiptio, specialajn benojn kaj ritojn, talmudajn komentoj, kaj Pesaĥajn kantojn.

festa tablo dum la pesaĥa aranĝo

Seder-kutimoj inkludas legi kaj diskuti la rakonton, trinki kvar tasojn da vino, manĝi macon, partopreni simbolajn manĝaĵojn kaj ripozi en festado de libereco.

Seder-tablo kun la libro, kiun tradukis Erin Piateski

Iuj nomas Pesaĥon esperante ankaŭ Pasko, sed ĉar tio estas nomo de alia kristana festo, por eviti ambiguon estas rekomendinde uzi la nomon Pesaĥo. Kaj se oni ŝparus unu vorton kaj aldonus diferencigon per aldono de adjektivo, do ekzemple skribus "juda pasko" aŭ "kristana pesaĥo", oni jam esprimus, kiun el la du kulturoj oni juĝus la norma kaj normala. Tio ne ĝustus. Aliflanke, iuj esperantistoj facilanime "inventis" por si mem novan vorton sedero, argumentante ke laŭ la 15-a regulo oni povus al iu vorto el iu lingvo aldoni substantivan o-finaĵon, atenti ke la vorto ne havu fremdajn literojn kaj tuj ĝi estos esperanta vorto. Sed la 15-a regulo validas nur tiam, kiam ne eblas esprimi iun koncepton per la ekzistantaj vortoj. Tial la nomigo "pesaĥa aranĝo" por traduko de la hebrea סדר פסח [SEder PEsaĥ] tute sufiĉas. En tiu-ĉi teksto tolereblas la vortumoj Seder-kutimoj kaj Seder-tablo, sed en tiuj vortoj la unua parto estas hebrea aŭ jida vorto, ne esperanta.

En Esperanto aperis redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Pri la hagado de Sarajevo, historia manuskripto pri la pesaĥa aranĝo: