Eliro
dua libro de Torao
(Alidirektita el Libro de Eliro)
Eliro (mallonge Eli) estas la dua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la dua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (kiu estas parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.
שְׁמוֹת | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko • libro de la Biblio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | Biblia Hebrea lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | sankta libro | ||||
Loko de rakonto | Antikva Egiptio • Reed Sea • Rephidim • Elim • Wilderness of Sin • Monto Sinajo | ||||
| |||||
| |||||
Nomo
redaktiLa titolo estas
- en la hebrea: שמות ("la nomoj de") laŭ la unuaj vortoj
- en la greka Septuaginto (LXX): ΕΞΟΔΟΣ
- en la latina Nova Vulgato: Liber Exodus (libro de la eliro).
La libro nomiĝas Eliro, ĉar ĝi rakontas pri la eliro de la Izraelidoj el Egiptujo, gvidate de Moseo.
Aŭtoro
redaktiLonge oni pensis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkitaj, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.
- Detalojn vidu ĉe Pentateŭko!
Enhavo kaj strukturo
redaktiJen ebla dispozicio en tri ĉefaj partoj: [1]
- Izrael en Egiptujo (Eli 1 - 11)
- La eliro el Egiptujo (Eli 12 - 18)
- Ĉe la monto Sinaj (Eli 19 - 40)
Jen kelkaj konataj perikopoj el Eliro:
- Moseo en la kesto el kanoj
- La egiptaj plagoj
- La paska festeno
- La trairo tra la Ruĝa Maro
- La Dekalogo (Eli 20,2-17)
- La interligo de Sinaj
- La kesto de la interligo kaj la sankta tabernaklo
- La ora bovido
Teksto en Esperanto
redaktiLa (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla
- paperforme:
- en la esperanta Biblio: IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6
- diversloke enrete:
- https://web.archive.org/web/20010414021515/http://www.geocities.com/kalblando/biblio/eliro.htm (x-forme, kun versiklonombroj)
Vidu ankaŭ
redakti- Skanaĵo de Esperanto-traduko de LLZ en Vikimedia Komunejo
- Tanaĥo
- Leĝo de Moseo
- Nova testamento
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.