Ostrako
argilaĵ-rompero sur kiu oni skribis en antikvaj epokoj
Ostrako (el la greka ὄστρακον, ostrakon) estas tia argilaĵ-rompero ("argilaĵ-folio"), sur kiu oni skribis en la antikvo (ĉefe ĉe Antikva Grekio) per inko aŭ ĉizis la literojn. Tion oni uzis por notoj, lernejaj taskoj, et-leteroj, memorigaĵoj. Oni trovis eĉ kompletajn arĥivojn el ĝi (ekz. Nikanor-arĥivo).Ĝi havis ekz. gravecon dum la ostrakismo. (La balotantoj surskribis la nomon de la forpelinda homo sur eroj de argilaĵo).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e9/AGMA_Ostrakon_Th%C3%A9mistocle_3.jpg/220px-AGMA_Ostrakon_Th%C3%A9mistocle_3.jpg)
Ĝi abundis en la antikvo kaj malmultekostis male al multekosta papiruso, kiun oni devis importi el la Antikva Egiptujo.