Jozefo la 1-a (Portugalio)

Jozefo la 1-a de Portugalio, kromnome la Reformisto, (6-a de junio de 1714 - 24-a de februaro de 1777) estis reĝo de Portugalio.

Jozefo la 1-a
Reĝo de Portugalio
Regado 1750-1777
Antaŭulo Johano la 5-a, lia patro
Sekvanto Maria la 1-a, lia filino
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1714 (1714-06-06)
en Lisbono
Morto 24-an de februaro 1777 (1777-02-24) (62-jaraĝa)
en Lisbono
Tombo Monaĥejo de São Vicente de Fora vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Subskribo Jozefo la 1-a (Portugalio)
Familio
Dinastio Dinastio Braganza vd
Patro Johano la 5-a vd
Patrino Maria Ana de Aŭstrio vd
Gefratoj Bárbara de Braganza • Infante Alexandre of Portugal • Petro Princo de Brazilo • Petro la 3-a de Portugalio • Gaspar de Bragança • António de Bragança • José de Bragança • Karolo de Portugalio vd
Edz(in)o Mariana Viktoria de Hispanio vd
Infanoj Maria la 1-a • Infanta Maria Ana Francisca of Portugal • Infanta Maria Doroteia of Portugal • Infanta Benedita of Portugal vd
Profesio
Alia nomo O Reformador vd
Okupo reĝo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jozefo la 1-a de Portugalio.

Familio redakti

Don José naskiĝis en Lisbono en 1714. Li estis la tria filo de Johano la 5-a kaj de ties edzino, Maria Ana de Aŭstrio. Jozefo havis pli aĝan fraton, Petro, kiu mortis 2jaraĝa, kio konvertis Jozefon en heredonto al la portugalia trono. Laŭ la patra familio li estis nepo de la reĝo Petro la 2-a (Portugalio) kaj de la reĝino dona Maria Sofia de Palatinato-Neuburg. Laŭ la patrina familio li estis nepo de la imperiestro Leopoldo la 1-a de Aŭstrio) kaj de Leonor Magdalena de Palatinato-Neuburg. Liaj avinoj estis fratinoj, ambaŭ filinoj de la Palatina Grafo kaj princo-elektisto Filipo Vilhelmo de Neuburg, dum la avoj estis kvarkuzoj.

En 1729, Jozefo edziĝis al la princino de Hispanio, Mariana Viktorio de Burbono, filino de la reĝo Filipo la 5-a (Hispanio) kaj de Izabelo de Farnesio. La ligoj kun Hispanio estis fortaj, ĉar Jozefo estis ankaŭ frato de la estonta edzino de la reĝo Fernando la 6-a (Hispanio), nome Bárbara. Lia edzino, Mariana Viktorio, amis la muzikon kaj la ĉasadon, sed ŝi estis ĉiam serioza virino, kiu ne amis la politikajn aferojn kiuj koncernis la reĝon, kaj tion diris ofte publike. La geedzoj havis kvar filinojn nome:

  • Maria Franciska (1734-1816), kiu heredos la portugalan tronon kiel Maria la 1-a;
  • Mariana (1736-1813), mortis fraŭla;
  • Maria Franciska Dorotea (1739-1771), ankaŭ ŝi mortis fraŭla;
  • Maria Franciska Benedikta (1746-1828), kiu geedziĝis kun sia nevo, la infanto dom Jozefo de Portugalio (filo de ŝia fratino Maria la 1-a); kiam tiu mortis, ŝi retiriĝis, kaj estis konata kiel la "princino-vidvino" la reston de sia vivo. Ŝi ne havis gefilojn.

Regado redakti

Jozefo la 1-a estis tre katolika kaj adoris la operon. Ascendis al la portugala trono kiam li estis 35jaraĝa, post la morto de sia patro, kaj tuj lasis la povon en manoj de Sebastião José de Carvalho e Melo, pli konata kiel la Markizo de Pombal. La historio de la regado de Jozefo estis markata de la politiko fare de la propra Melo.

 
Skulptaĵo de Jozefo en la placo Terreiro de Paço, Lisbono.

La povega Markizo de Pombal supervidis ĉiujn aspektojn de la ekonomia, socia kaj kolonia politikoj, kun intenco ke Portugalio iĝu grava rivalo por la aliaj potencoj de Eŭropo, tiel kiel plutenu sian propran povan statuson. Kiam konspiro de nobeloj malsukcesis murdi la reĝon kaj la markizon, tio permesis al Melo forpeli la jezuitojn de Portugalio en 1759, akirante la kontrolon super la publika edukado kaj akirante bienojn de la eklezio.

La regado de Jozefo la 1-a estis fama ankaŭ pro la tertremo kiu detruis la urbon de Lisbono la 1-a de novembro 1755. Pli da 100.000 personoj mortis pro la tertremo kaj la sekva cunamo. La tertremo kaŭzis krome ke Jozefo la 1-a akiris fortan klaŭstrofobion kaj li jam ne sentis sin plu komforta loĝante inter muroj kaj pro tio translokigis sian kortegon al multekosta tendaro situa sur la montetaro de Ajuda. Tie troviĝas aktuale la Palaco de Ajuda. La ĉefurbo lisbona rekonstruiĝis entute, sed multekoste, laŭ la indikoj de la Markizo de Pombal; surĉevala skulptaĵo de la reĝo Jozefo la 1-a ankoraŭ videblas en la Praça do Comércio [Placo de la Komerco], unu el la ĉefaj placoj de Lisbono.

Morto kaj sukcedo redakti

Post la morto de Jozefo la 1-a en 1777, la tronon heredis lia filino, Maria la 1-a kaj la ĉiopova regado de la Markizo de Pombal finiĝis.