Bárbara de Braganza

Bárbara de Braganza (naskiĝis la 4-an de decembro 1711 en Lisbono, mortis la 27-an de aŭgusto 1758 en Madrido) estis portugala princino, filino de Johano la 5-a kaj Maria Ana de Aŭstrio. Bárbara geedziĝis en 1729 en la urbo Badaĥozo kun la tiama Princo de Asturio Fernando la 6-a. Kiel memoraĵo en tiu urbo estas nune mezlernejo titolita Bárbara de Braganza, kiu estis porina dum la reĝimo de Francisco Franco kaj nun estas gea kiel ĉiu publika lernejo.

Bárbara de Braganza
Reĝedzino de Hispanio
Barbaradebragança.jpg
Coat of Arms of Barbara of Portugal, Queen Consort of Spain.svg
Persona informo
Maria Madalena Bárbara Xavier Leonor Teresa Antónia Josefa
Naskiĝo 4-an de decembro 1711 (1711-12-04)
en Lisbono
Morto 27-an de aŭgusto 1758 (1758-08-27) (46-jara)
en Aranjuez
Tombo Tomb of Barbara of Braganza [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj portugala [#]
Ŝtataneco HispanioReĝlando Portugalio [#]
Familio
Dinastio Dinastio Braganza [#]
Patro Johano la 5-a [#]
Patrino Maria Ana de Aŭstrio [#]
Gefratoj Jozefo la 1-a de Portugalio • Infante Alexandre of Portugal • Petro Princo de Brazilo • Petro la 3-a de Portugalio • Gaspar de Bragança • António of Braganza, Child of Palhavã • José de Bragança • Karolo de Portugalio [#]
Edz(in)o Fernando la 6-a de Hispanio
Profesio
Okupo komponisto • reĝino • mondumano • mecenato [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La junulino Bárbara estis tre klera kaj agrabla laŭ ŝia karaktero, ŝi regis ses lingvojn kaj estis muzikamanto. Fernando kaj Bárbara profunde enamiĝis kaj loĝis izolite dum la regado de Filipo la 5-a, pro volo de Izabela de Farnesio.

En 1746 Fernando entroniĝis kaj Bárbara ludis gravan rolon en la kortego, ĉefe kiel peranto inter la reĝo de Portugalio kaj ŝia edzo. Estas konata la protektado kiun ŝi donis al la fama itala kantisto Carlo Broschi, plej konata kiel «Farinelli» . Ŝi estis la iniciatinto de la konstruado de la Monaĥejo de la Reĝaj Salesanoj de Madrido. Post la inaŭguro en 1757 ŝi translokiĝis al Aranjuez, madrida urbo, kie ŝi forpasis post longa suferado la 27-a de aŭgusto 1758, kio provokis la frenezadon de ŝia edzo.