Fernando la 6-a (Hispanio)

(Alidirektita el Fernando la 6-a)

Fernando la 6-aFerdinando la 6-a, hispane Fernando VI (n. en Madrido la 23-an de septembro 1713; m. la 10-an de aŭgusto 1759) estis reĝo de Hispanio de la 9-a de julio 1746 ĝis sia morto. Li estis la kvara filo de la antaŭa monarko Filipo la 5-a kaj ties unua edzino Maria Luisa de Savojo. Fernando, la dua membro de la hispana dinastio burbonoj.

Fernando la 6-a
Regado 17461759
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1713 (1713-09-23)
en Madrido
Morto 10-an de aŭgusto 1759 (1759-08-10) (45-jaraĝa)
en Villaviciosa de Odón
Tombo Mausoleum of Ferdinand VI of Spain vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Subskribo Fernando la 6-a (Hispanio)
Familio
Dinastio Burbonoj de Hispanio vd
Patro Filipo la 5-a vd
Patrino Maria Luiza de Savojo vd
Gefratoj Ludoviko la 1-a • Filipo Petro Gabrielo, infanto de Hispanio • Filipo Ludoviko de Hispanio vd
Edz(in)o Bárbara de Braganza vd
Parencoj Karlo la 3-a • Francisko de Burbono kaj Farnese • Mariana Viktoria de Hispanio • Maria Teresa Rafaela de Hispanio • Ludoviko de Burbono kaj Farnese • Maria Antonia Ferdinanda de Hispanio • Filipo de Parmo vd
Profesio
Okupo reganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ferdinando la 6-a

Kiel reĝo li kondukis al stabila politiko de neŭtraleco en la konflikto inter Francio kaj Britio, kaj rifuzis akcepti la ofertojn de ambaŭ landoj je deklarado de milito. En sia vivo li estis apartema de la politiko kaj prenado de gravaj decidoj, kvankam ne malkapabla funkcii firme, kiel kiam li haltigis la danĝerajn intrigojn de lia ministro Zenón de Somodevilla y Bengoechea, Markizo de Ensenada, per lia malakceptado kaj malliberigado. Li estis nomita Fernando la Erudicia.

Ĉasado kaj muziko estis liaj nuraj plezuroj, kaj li estis la malavara patrono de la fama kantisto Farinelli, kies voĉo mildigis lian melankolion.