Malfermi la ĉefan menuon

Ralph Giordano

apartigilo
Ralph Giordano en marto 2008

Ralph GIORDANO (naskiĝinta la 20-an de marto 1923 en Hamburgo, mortinta la 10-an de decembro 2014 en Kolonjo) estis germana publicisto, verkisto kaj reĝisoro. Kiel filo de juda patrino li travivis jam kiel adoleskanto maljustaĵon nacisocialismajn. Post la milito li agadis telvide kaj publiciste post mallonga simpatiado kun la komunista partio. Li iĝis ŝatata observanto de la germana nova historio danke al lia senkompromisa okupiĝo pri nacisocialismo, stalinismo, faŝismo. En la 1982-a jaro aperis lia romano Die Bertinis por kies finskribado Giordano bezonis 40 jarojn. En ĝi legeblas liaj travivaĵoj dum la regado de la nazioj; en 1988 la romano filmigitis.

VivoRedakti

Giordano estis filo de muzikista familio. La patro estis enmigrinta de Sicilio. Tuj post la potencakiro de la nazioj je la komenco de 1933 Giordano ekfrekventis renomitan gimnazion en Hamburg. Ĉar lia patrino estis juda Giordano sentis premojn fare de la samlernejanoj kaj instruistoj pro la Nurenbergaj leĝoj (1935). Plurfoje li estis arestita fare de la sekreta polico Gestapo kaj dum pridemandadoj aĉe traktatis. En 1940 li devis forlasi la lernejon sen finaj ekzamenoj. Tiutempe Giordano jam komencis verki pri la historio de familio kiu nur en 1982 aperis kiel romano.

En somero de 1943 la familio perdis post bombardo la loĝejon en Hamburg kaj transloĝiĝis intertempe al Bösdorf. Unu jaron poste ili revenis Hamburgon. Mallonge antaŭ la fino de la reĝimo la patrino estis minacata per ebla deportacio. Hamburga amikino ekkaŝis la familion en kelo kio eble savis la vivon al ŝi. Post la fino de la Dua mondmilito la 22 jarojn aĝa Giordano decidis zorgi pri la konatigo de nacisocialismaj krimoj de 1933-45. Li ekmembriĝis al la nove estiĝinta juda komunumo en Hamburg kaj engaĝiĝis politike ĉe la ekstremisma maldekstro aniĝante al la Komunista Partio de Germanio kaj ekskribante 10 jarojn ankaŭ por komunismaj gazetoj. Eĉ en GDR Giordano frekventis lernejon de skribantoj. Tamen la stalinismo pli kaj pli ŝokis Giordano tial ke li eksmembriĝis el l a komunista partio en 1957. En 1961 Giordano publikigis la libron Die Partei hat immer recht (La Partio ĉiam pravas), kie li kun nenormala memkritiko pripensis la engaĝiĝon ĉe la komunistoj. Tiu literatura esplorado famigis lin en la germana publiko. En aprilo 1961 oni vokis lin kunlabori en la redakcio Eosto-Uesto ĉe NDR-televido en Hamburg. En 1964 li iris deĵoronte al WDR Kolonjon kie li laboris ĝis 1988, ĉefe pri nacisocialismaĵoj kaj stalinismaĵoj. En ĉ. 100 filmoj li ankaŭ temigis problemojn de la Tria mondo kaj kvazaŭ unuafoje starigis demandojn pri la germana kulpo dum la kolonia epoko ("Heia Safari – Die Legende von der deŭtsĉen Kolonialidylle in Afrika"). Stile karakteriza estis por li komenci per sortoj de unuopuloj kaj dedukti el ili ĝeneralajn sociajn malbonajn. En la libro Die Spur (1984) Giordano faris bilancon pri sia televida laboro. En 1982 li aperigis la romanon Die Bertinis, pri familio dum la nazia diktaturo; ĝi estas la rezulto de 40 jarojn daŭrinta okupiĝo de la aŭtoro kun la propra familia historio.

Ties germanlingva kaj internacia sukceso (tradukoj estis en la danan, la svedan, la norvegan, la finnan, la francan kaj la hebrean) sekvigis filmigon kiel serion realigitan de ZDF en kvin partoj: ankaŭ en Israelo ĝi projekciitis kaj akceptitis. En 1987 Giordano publikigis la politikan libron Die zweite Schuld oder Von der Last Deutscher zu sein kie temas ĉefe pri la publika subpremo de krimoj faritaj ĝis 1945. Tamen la intereso de Giordano ne nur limiĝis je la nacisocialismo sed tuŝis ankaŭ multajn samtempajn evoluojn. En la kuro de la fortiĝo de ekstremismaj dekstruloj inter junuloj (post la Turniĝo, en la reŭnuiĝinta Germanlando) Giordano ripetfoje admone turnis sin al la publiko. La lastan tempon li skribis ankaŭ pri la rolo de la islamo en modernaj okcidenteŭropaj socioj kaj kritikis tro grandan toleremon de politikistoj antaŭ ekstremismuloj.

Lia politika engaĝiĝo faris lin celo de dekstra brutaleco. En nur unu jaro li ricevis pli ol 200 minacoj pri ebla murdo. Kiam li en 1992 per malferma letero adresita al kanceliero Helmut Kohl postulis pli efikajn ŝtatajn reagojn, li ricevis nekomprenon kaj eĉ rebaton. Pro malsufiĉa esplorado pri la rilato de orientgermanaj anoj de PEN-klubo kaj GDR-kaŝpolico Giordano eksmembriĝis de la germana PEN-klubo. Ankaŭ post la formiĝo de la registaro inter socialdemokratoj kaj verduloj en 1998 (sub la estrado de kanceliero Gerhard Schröder) li faris kritikojn. En printempo de 2002 Giordano protestis per malferma letero al Schröder kaj al la verkisto Martin Walser kontraŭ la - laŭ la opinioj de ne malmultaj - historifalsigaj eldiroj de Walser, kiu permesitis kiel oficiala parolanto en la datreveno militfina en la berlina SPD-centrejo.

Kiel produkton de vojaĝo en la patrujon de la patro Giordano skribis en 2002 la libron Sizilien, Sizilien! Eine Heimkehr. Pro dokumentada filmo de ARD (1986) kie Giordano raportis pri la genocido de la armenoj en 1915 li ricevis la ordenon Surp Sahak-Surp Mesrop fare de la Armena Apostola Eklezio. Giordano estis la edzo de Helga (ĝis 1984) kaj de Tanja (1987-88) kiel ankaŭ de Roswitha Everhan (+2002).

Honoroj (elekto)Redakti

  • 1968/69: Grimme-Fernsehpreis
  • 1990: Heinz-Galinski-Preis kaj Bundesverdienstkreuz Erster Klasse.
  • 1990: honora doktoro che la Universitato de Kassel
  • 1992: Nordrhein-westfälischen Verdienstordens
  • 2001:Hermann-Sinsheimer-Preis für Literatur und Publizistik
  • 2003: Leo-Baeck-Preis.

Eksteraj ligilojRedakti