Kvaranteno[1] estas retenado de personoj aŭ bestoj en izolita loko por vidi, ĉu kontaĝaj malsanoj montriĝas. Ĝi estas aplikata al vojaĝantoj aŭ transportoj el regionoj, en kiuj estas epidemio.

La flago de la kvaranteno levita sur ŝipoj en kvaranteno

La vorto venas de la franca quarantaine (= kvardeko); la etimologio rilatas al la fakto, ke iam oni tiel izolis ŝipojn kun malsanuloj dum 40 tagoj, malpermesante al la ŝipanaro iri borden. Urbo Dubrovnik laŭdire kiel unua aplikis tiun procedon en la 14-a jarcento por protekti sin kontraŭ la pesto. Venecio kaj Marsejlo tiutempe aplikis similajn metodojn.

En pli vasta senco oni parolas pri kvaranteno, kiam oni izolas homojn en loko, kie jam estas malsano, malhelpante ilin vojaĝi por malhelpi disvastiĝon de malsanoj. Tia kvaranteno estis ordonita ekzemple al urbo Etumbio en 2005.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti