Malfermi la ĉefan menuon
Norda flanko de la Peterskirche.
La monaĥejo, ĉ. 1800.
Reliefo kun la krucumita Savanto.

La Preĝejo Sankta Petro (germane: Peterskirche) estis unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Erfurto. Ĝi troviĝas sur la monteto Petersberg.

HistorioRedakti

Sankta Petro estas la nomdonanto kaj al la urbmonteto kaj al la iam plej grava monaĥejo de Turingio. Altvaloraj manuskriptoj el la abateja skribejo troviĝantaj en Hamburgo, LondonoVatikano atestas ĝian grandecon. En 1208 estis skribita la plej konata kaj plej grava kroniko de Erfurto, la t.n. Chronica S. Petri Erfordensis moderna. Ĝi estis kontinuigata ĝis la 2-a duono de la 14-a jarcento.

En 1060 fariĝis la unua dokumenta mencio. Post fajrego en 1080, ĉefepiskopo Siegfried la 1-a ŝanĝigis la ordenon: kanonikojn sekvas benediktanoj reformitaj (laŭ la programo de monaĥejo Hirsau - kion faris ankaŭ la monaĥejoj de Paulinzella, Reinhardsbrunn kaj Thalbürgel.) Laŭkronike ekkonstruo de la krucforma baziliko estis en 1103. La konsekro de la monaĥeja preĝejo, kiun oni konstruis laŭ la menciitaj reformkonceptoj, estis en 1147. Pro la rekonstruo de la meza navo je la komenco de la 19-a jc. ĝis la nivelo de la flankaj navoj kaj pro la malkonstro de la turoj, la iama graveco konstruaĵa evidentiĝis al la okuloj de la vizitanto nur post longa rigardo. En 1289/90 la urbo estis por 10 monatoj centro de la Regna administrado, kiam imperiestro Rudolfo la 1-a rezidis kun sia kortego en la monaĥejo (t.n. Regna parlamento). Unu ĉeftemo estas la repacigo de la lando. Alia renomita gasto estis kelkajn monatojn en 1451 Nikolao el Kuzo, kiu predikis antaŭ homamasoj antaŭ la Katedralo de Erfurto, donis indulgencojn kaj kontrolvizitis monaĥejojn.

Profanigo perfortaRedakti

En 1803 la monaĥejo sekulariĝis dum abatis Placidus Muth. La biblioteko monaĥeja donacitis fare de Napoleono al la Universitato de Erfurto. Turon de la iama Kapelo Sankta Kruco ricevis en 1810 la komunumo en Dittelstedt, kie ĝi videblas ĝis hodiaŭ. La saman jaron oni vendis aŭkcie la sonorilaron; la orgenon aĉetis la komunumo de Büßleben. Kun la profana uzo post 1813 venis profunda ŝanĝo arkitektura: ekzemple oni enmasonis kvadratajn fenestrojn.

Vidindaj aferojRedakti

  • Super la kapiteloj de la duonkolonoj troviĝas romanikstila ŝaktabula kaj rondarka friso.
  • Ĉe la suda flanka navo oni refaris la originan fasadon de la tria fenestro.
  • La suda portalo spure memorigas la romanikan kolorŝmiradon en la timpano; krome estas tie sunhorloĝo kaj krucumreliefo de ĉ. 1370. Maldekstre sub la kruco en formo de vivo-arbo estas la apostolo Johano tenanta la Dipatrinon, dekstre videblas Sankta Petro kun la ŝlosilo kiel atributo.
  • Ĉe la dekstra angulo de la suda vando estas entranĉetita bildo kun du figuroj: la dolorplena Jesuo kun torturiloj kaj stigmatoj kaj la donacinto de la artaĵo kiel adoranto. La ĉirkaŭanta teksto estas unu el la plej malnovaj germanlingvaj enskriboj en majuskloj kaj tekstas: CHRIST GERUHE ZU LABINE DI SELE DER BEGRABINE AMEN (tradukite: Kristo pluvivigu la animojn de la entombigitoj).

Plej nova uzoRedakti

La iama preĝejo gastigas hodiaŭ muzeon pri moderna konkreta arto nomita Forum Konkrete Kunst.

Abatoj de la monaĥejoRedakti

  • Rugastus (1060-decembro 1060)
  • Rabboto (1060-1061)
  • Wecilo I. (1078-1084)
  • Ruthard (1084-1088)
  • Giselbert (1090-1100)
  • Burchard (1101-1116)
  • Ripertus (1116-1127)
  • Wernher I. (1127-1138)
  • Rudiger (1138-1142)
  • Wernher II. (1142-1147)
  • Gelfradus (1147-1172)
  • Pilgrinus (1172-1192)
  • Ditmar (1192-1196)
  • Hugo (1196-1200)
  • Wecilo II. (1200-1221)
  • Heinrich (1221-1250)
  • Volkmar I. (1250-1254)
  • Andreas I. (1254-1300)
  • Johann von Brunheim (1300-1321)
  • Berthold von Köln (1321-1323)
  • Volkmar II. Vitzdum (1323-1337)
  • Hermann von Eichelborn (1337-1353)
  • Theoderich von Brunheim (1353-1358)
  • Theoderich von Zimmern (1358-1376)
  • Ludwig von Saalfeld (1376-1382)
  • Petrus von Varila (1382-1391)
  • Hartung von Treffurt (1391-1424)
  • Ortwin Körbel (1424-1437)
  • Hartung Herling (1437-1446)
  • Johann von Hagen (1446-1451)
  • Christian Kleingarn (1451-1458)
  • Günther von Nordhausen (1458-1501)
  • Johann Hottenbach von Siegen (1501-1525)
  • Johann Schröter (1526-1530)
  • Liborius Vogt (1530-1531)
  • Benedictus Hoffmann (1531-1540)
  • Johann Specht (1540-1558)
  • Kilian Vogel (1558-1562)
  • Johann Reuter (1562-1565)
  • Gerhard Zinnkrafft (1565-1571)
  • Johann Zenner (1571-1584)
  • Andreas II. Luderitz (1584-1598)
  • Valentin Mohr (1598-1608)
  • Andreas Hahn (1608-1627)
  • Johann Henning (1627-1662)
  • Adam Dahlen (1662-1681)
  • Nicolaus de Gouverneur (1682-1705)
  • Placidus Casselmann (1705-1737)
  • Günther II. Jann (1738-1773)
  • Günther III. Basting (1773-1794)
  • Placidus Muth (1794-1803)

LiteraturoRedakti

  • Rolf Berger: Die Peterskirche auf dem Petersberg zu Erfurt: eine Studie zur Hirsauer Baukunst. 1-a eldono, Wehle, Witterschlick/Bonn 1994, ISBN 3-925267-86-7
  • Verena Friedrich: Die ehemalige Benediktinerklosterkirche St. Peter und Paul Erfurt, Schnell und Steiner, Regensburg 2003 ISBN 3-7954-6473-0
  • Mathias Haenchen: Die entwicklungsgeschichtliche Stellung der Klosterkirche auf dem Petersberg bei Erfurt in der Baukunst des europäischen Hochmittelalters. Habilitacio, Dresden 2003
  • Jürgen W. Schmidt: Der gescheiterte Versuch zur Wiederherstellung der Erfurter Peterskirche 1905–1911, en: Jahrbuch für Erfurter Geschichte 2/200, p. 113–141
  • Stiftung Thüringer Schlösser und Gärten : 700 Jahre Erfurter Peterskloster: Geschichte und Kunst auf den Erfurter Petersberg 1103–1803. Schnell & Steiner, Regensburg 2004, ISBN 3-7954-1675-2

Eksteraj ligilojRedakti