ÚJVÁRI József [ú:jva:ri] estis rumania hungara geografo. Li naskiĝis en Aiud la 15-an de aprilo 1928 kaj mortis en Kluĵo la 20-an de marto 2006.

Kariero redakti

József Újvári diplomitiĝis pri geografio-geologio en Universitato Bolyai en 1951, dume li estis praktikanto en 1950–51 en la sama universitato. Inter 1951–54 li studis en Leningrado kaj li defendis sian disertaĵon, poste inter 1954–58 li estis fakestro de Hidrogeologia Ĉefdirektoraro, universitata instruisto en Bukareŝto. De 1959 li revenis en Kluĵon, kaj kiel docento li laboris en la UBB de Kluĵo ĝis 1993. Li estis vicprezidanto de Rumana Geografia Asocio, de 1967 ano korespondanta de Hungara Hidrologia Asocio, de 1976 ano de hidrologia programkomitato de la Internacia Geografia Ligo, poste ties vicprezidanto.

Fonto redakti