Nigra skatolo (aviadilo)

Aviad-registrilo, ofte nomata nigra skatolo, estas aparato en aviadilo, kiu dum la flugado registras informojn utiligeblajn en la okazo de akcidento. Malgraŭ sia kromnomo tiaj aparatoj estas ne nigraj, sed brile oranĝ-koloraj, por faciligi ilian trovadon.

Flugdatena registrilo

Ekzistas du specoj de registrilo:

  • la flugdatenan registrilon (angle flight data recorder, FDR), kiu registras teĥnikajn datenojn pri la aviadilo, ekz. flugrapidon, alton, direkton, vertikalan akcelon, laŭaksan angulon;
  • la stirejan son-registrilon (angle cockpit voice recorder, CVR), kiu registras sonojn en la stirejo. Konforma al la angla esprimo ĝi foje estas nomata voĉ-registrilo, kvankam ĝi registras ne nur voĉojn.

La du aparatoj povas esti kombinitaj en unu skatolo.

La reguloj pri la devo havi tiajn registrilojn varias laŭ landoj. En Usono de 2014 aviadilo devas havi ilin, se

  • ĝi havas almenaŭ 20 pasaĝerajn lokojn, aŭ
  • ĝi havas almenaŭ 6 pasaĝerajn lokojn, bezonas du stiristojn kaj havas turbo-ŝargitajn motorojn.

Teĥnikaj detaloj redakti

Protekto redakti

Aviad-registrilo havas ŝtalan mantelon, kaj ĉirkaŭas la internon plurtavola izolaĵo. La mantelo protektas kontraŭ kolizio kun 3.400 g (ĉ. 33.000 m/s²) kaj temperaturo de 1.000 °C (dum 30 minutoj). La datenregistra bendo estas protektita kontraŭ marakvo kaj hazarda forviŝo. Tiel la nigra skatolo eltenas ekstremajn cirkonstancojn kaj akcidentojn. Anstataŭ la tradicie uzata magnetbendo nun ofte estas uzata fulmomemora datenkarto.

Por ekstra protekto la aparatoj estas lokitaj en la vosto de la aviadilo.

Retrovo redakti

Aviadila kraŝo povas disĵeti la rompaĵojn al vasta areo. Post surtera kraŝo oni fidas je la oranĝa koloro de la skatolo, kiu bone videbligas ĝin. Se la skatolo tamen estas detruita, povas esti malfacile trovi la datenportilon. Post la kraŝo de flugo 9525 de Germanwings en 2015 oni trovis la flugdatenan registrilon nur post naŭ tagoj.

Por ebligi la retrovon de subakviĝinta registrilo la aparatoj havas instalaĵon, kiu aktiviĝas post malsekiĝo kaj tiam elsendas ultrasonan signalon. Tiu signalo estas trovebla per tiucelaj detektiloj kaj funkcias dum almenaŭ 30 tagoj.

Historio redakti

Al la evoluigo de la aviad-registriloj kontribuis pluraj personoj; la plej grandan meriton oni ofte atribuas al la kemiisto David Warren el Aŭstralio. Li en 1954 publikigis artikolon, en kiu li proponis la enkondukon de la registriloj; en 1957 li mem konstruis prototipon de flugdatena registrilo. En 1958 ekestis la unua kombinita datena kaj sona registrilo.

Tamen jam en 1939 la francaj inĝenieroj François Hussenot kaj Paul Beaudouin konstruis aparaton, kiu registris flugdatenojn sur optika filmo. En 1942 la finna inĝeniero Veijo Hietala konstruis registrilon (nomatan "Mata Hari"), kiu funkcie jam similis al la modernaj aparatoj kaj estis uzata dum eksperimentaj kaj provaj flugoj; ĝi ne estis konstruita por elteni akcidenton.