Wilhelm Miklas
aŭstra politikisto
Wilhelm MIKLAS (naskiĝinta la 15-an de oktobro 1872 en Krems an der Donau, mortinta la 20-an de marto 1956 en Vieno) estis aŭstra politikisto.
Wilhelm Miklas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Wilhelm Miklas | |||||
Naskiĝo | 15-an de oktobro 1872 en Krems | ||||
Morto | 20-an de marto 1956 (83-jaraĝa) en Vieno | ||||
Tombo | Döbling Cemetery (en) , 2/2/13A vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio Cislajtio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno convent Gymnasium in Seitenstetten (en) vd | ||||
Partio | Kristansociala partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Wilhelm Miklas (en) vd | ||||
Infanoj | Hilda Miklas (en) , Wilhelm Miklas (en) , Karl Miklas (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Vieno vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Instruistaj kaj politikistaj agadoj
redaktiLa gimnaziinstruisto kaj membro de la Kristansociala partio (CS) estis de 1907-18 deputito ĉe Reichsrat, la parlamento de Cislajtio. En 1918 li iĝis membro de la Ŝata Konsilio (Staatsrat), de 1920-28 deputito en la Nacia Konsilio, el ili la lastajn kvin jarojn li ankaŭ estris ĝin.
Kiel prezidanto (1928-38) li transprenis la pozicion de la konservativistoj celantaj malpartoprenigon politikan de socialdemokratoj.
Demisio pro perforta estingo de la patrujo
redaktiRifuzante subskribi la leĝon pri la nuligo de Aŭstrio en 1938 fare de la nazioj (Anschluss), li demisiis la 13-an de marto 1938.