Heinrich CLAUREN (vere: Karl Gottlob Samuel Heun; naskiĝinta la 20-an de marto 1771 en Doberlug, mortinta la 2-an de aŭgusto 1854 en Berlino) estis germana juristo kaj verkisto. Li ankaŭ militis kontraŭ Napoleono kaj partoprenis la Vienan kongreson.

Heinrich Clauren
Persona informo
Aliaj nomoj Heinrich Clauren
Naskiĝo 20-an de marto 1771 (1771-03-20)
en Doberlug-Kirchhain
Morto 2-an de aŭgusto 1854 (1854-08-02) (83-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Familio
Frat(in)o Charlotte Kanitz
Okupo
Okupo verkisto • poeto-juristo
vdr

Vivo redakti

Studinte jursciencon en Lepsiko kaj Göttingen li iĝis en 1792 privata sekretario de la ekonomiisto Friedrich Anton von Heynitz en Berlino kaj poste asesoro de minejaro en Vestfalio. En 1801 li transprenis la zorgadon pri la bienoj de von Tresckow en la regiono de Poznano kaj dungitis en 1811 en la ministerio de Hardenberg.

Ekde 1820 li redaktis la gazeton »Preußische Staatszeitung« kaj dungitis en 1824 ĉe la ĉefa poŝtejo. Poste li nomumitis sekreta kortega konsilisto.

Jam en Poznano li furoris per la rakontoj »Die graue Stube« (ene de »Die Freimütigen«) kaj »Mimili« (4-a eldono, Dresdeno 1824). Liaj komence disĵetitiaj laboraĵoj kolektitis sub la titolo »Erzählungen« (Dresdeno 1819–20, 6 volumoj) kiel ankaŭ en la poŝlibro »Vergißmeinnicht« (ekde 1819), kies enhavo transiris poste en la tekstarkunigaĵon »Scherz und Ernst« (Dresdeno 1820–28). Li ja ofertis al la legantaro kreskinta (duonkvalitajn) bongustajn aferojn. Krome li eldonis la tragediaron »Lustspiele« (Dresdeno 1817).

Graveco redakti

Rakontoj liaj, aparte »Mimili«, havis malfeliĉan influon sur la estetikon de la averaĝa leganto. Realismo lia, kiu kontraŭstaris la mensogemam romantikon de la periodo de politika restaŭrado, estis la malŝminkita vulgareco de la vivo de ĉiuj tagoj. Tiu ĉi banaleco ankoraŭ iĝis pli legebla pro voluptaj aludoj siaj kaj malaŭtentika sentimentaleco. Kvankam la kritikistoj atentigis pri la malkvalito de multaj liaj aĵoj Clauren ofte legitis kaj de multaj. Post kelkaj jaroj lia famo tamen malkreskis. Clauren ankaŭ estis la tekstofaranto de la kanto »Der König rief, und alle, alle kamen«, el la tempo de la kontraŭnapoleonaj liberiĝmilitoj. Ties unuaj vortoj iĝis devizo komune konata. Li ankaŭ popularigis la kiĉan harar-oferon de Ferdinande von Schmettau.

En 1851 en Lepsiko eldonitis tutaj verkoj sub la titolo »Gesammelte Schriften«.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 293-294 (tie ĉi interreti)

Eksteraj aferoj redakti