Kvantuma elektrodinamiko

gaŭĝa teorio de gaŭĝa grupo U(1) pri la elektromagneta kampo kaj elektre ŝargita materio

En partikla fiziko, la kvantuma elektrodinamiko (angle QED, Quantum electrodynamics) estas la relativeca kvantuma kampa teorio de elektromagnetismo. En esenco, ĝi priskribas kiel lumo kaj materio interagas kaj estas la unua teorio laŭ kiu plena interkonsento inter kvantummekaniko kaj speciala relativeco estas plenumita. QED matematike priskribas ĉiuj fenomenoj pri elektre ŝargitaj partikloj interagantaj per interŝanĝo de fotonoj kaj prezentas la kvantuma alternativo de klasika elektromagnetismo donante kompletan taksadon de interago inter lumo kaj materio.

En teĥnikaj terminoj, QED povas esti priskribita kiel perturboteorio de la elektromagneta kvantuma vakuo. Richard Feynman nomis ĝin "la juvelo de fiziko" pro lia ekstreme precizaj prognozoj de kvantoj kiel la anormala magneta momanto de elektrono kaj la Lamb-ŝoviĝo de la energiniveloj de hidrogeno.

Vidu ankaŭ redakti