Willis Eugene Lamb

Willis Eugene LAMB (naskiĝis la 12-an de julio 1913- Los Angeles, Kalifornio, Usono, kaj mortis la 15-an de majo 2008 - Tucson, Arizono) estis la plej juna usona fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1955 kun Polykarp Kusch pri eksperimentaj rezultoj en kvantuma teorio de la elektromagnetaj fenomenoj. Tiuj malkovroj perfektigis la kvantuman teorion.

Willis Eugene Lamb
Nobel-premiito
Persona informo
Willis Eugene Lamb
Naskiĝo 12-an de julio 1913 (1913-07-12)
en Los-Anĝeleso
Morto 15-an de majo 2008 (2008-05-15) (94-jaraĝa)
en Tucson
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Los-Anĝelesa Liceo vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo fizikolaserooptikohidrogeno vd
Doktoreca konsilisto Robert Oppenheimer vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lamb eklaboris en 1938 en la Universitato Kolumbio, li laboris dum la dua mondmilito en la radiologia laboratorio de la universitato. Lamb enkondukis novajn metodojn por mezurado de la frekvencoj de spektraj linioj. Li malkovris en 1947, ke ilia situo estas iom diferencas disde la atendita.

Li estis fizika profesoro en la Stanforda Universitato (1951–56), ellaboris tiutempe mikroondajn teknikojn por analizado de la hiperfajna strukturo de la helium-spektroj. Li estis poste fizika profesoro en la Oksforda Universitato (1962) kaj en la Universitato Yale. Li iĝis en 1974 profesoro de la fizikaj akj optikaj sciencoj en la Universitato de Arizono.