Germana Kamparana Milito

La Germana Kamparana Milito, Granda Kamparana MilitoGranda Kamparana Ribelo (germane Deutscher Bauernkrieg) estis disvastigita popola ribelo en la germanlingvaj areoj de Mezeŭropo de 1524 ĝis 1525. Ĝi malsukcesis pro la intensa opozicio de la aristokratio, kiu buĉis ĝis 100 000 de la 300 000 nebone armitaj kamparanoj kaj farmistoj. La postvivantoj estis monpunita kaj atingis neniiujn respektive apenaŭ iujn el siaj celoj. La milito konsistis, kiel la antaŭa movado Bundschuh kaj la husanaj militoj, el serio de kaj ekonomiaj kaj religiaj ribeloj kiujn gvidis la lokaj kamparanoj, ofte subtenataj de protestantaj pastroj. La Germana Kamparana Milito estis la plej granda kaj plej disvastigita popola ribelo de Eŭropo antaŭ la Franca Revolucio de 1789. La batalado kulminis en la printempo kaj somero de 1525.

Germana Kamparana Milito
Konflikto: la reformacio
Mapo montranta la lokojn de la kamparanaj ribeloj
kaj de gravaj bataloj
kamparana ribelo
Daŭro: 1524-1525
Loko: Modernaj Germanio, Svislando, Aŭstrio, Alzaco, Ĉeĥio
Rezulto: Forigo de la ribelo kaj ekzekuto de partoprenantoj
Flankoj
Kamparana Armeo Ŝvabia Ligo
Komandantoj
Thomas Müntzer
Hans Müller von Bulgenbach
Wendel Hipler
Georg, Truchsess von Waldburg
Michael Gaismair
Forto
300 000
Perdoj
> 100 000
vdr

Vidu ankaŭ redakti