BICSÉRDY Béla [biĉe:rdi be:la] (ankaŭ BICSÉRDI) (Budapeŝto, 20-an de marto 18727-an de decembro 1951, Billings, Montana, Usono) estis pioniro de la hungara vegetarismo inter la du mondmilitoj. Oni nomis liajn proponojn je veganismo kiel biĉerdismo, sed li mem fakte praktikis laktovegetarismon.

Béla Bicsérdy
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1874 (1874-02-22)
en Senta,  Reĝlando Hungario
Morto 7-an de decembro 1951 (1951-12-07) (77-jaraĝa)
en Billings
Mortokialo kora malsufiĉo
Lingvoj anglafrancagermana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo heilpraktiker
vdr

Li lernis, abiturientiĝis en Fogaras - kie lia patro estis desegna instruisto- kaj li iĝis imposta oficisto komence en Berettyóújfalu, poste ĝis 1916 en Fogaras.

Li ŝanĝis sian vivon en 1900 por saniĝi el mortiga malsano - verŝajne sifiliso - kaj forlasis la manĝon de viando, li plu konsumis legomojn, lakton, laktokremon. Li komencis disvastigi la vegetarismon en la 1920-aj jaroj dislande.

Kelkaj el liaj sekvantoj eĉ mortis pro ekstrema dieto: laŭ gazeto Makói Friss Újság (1925), edzino de Sámuel Halasy manĝis dum 65 tagoj nur oranĝojn. La polico ekis inspektadon, oni malpermesis liajn librojn.

Liaj sekvantoj eldonis periodaĵojn Az Emberiség érdekében! Bicsérdizmus (1925), poset Bicsérdyzmus (1925-26), ambaŭ redaktis Evien E. Eugen. Kiam mortis kelkaj malsatantaj kredantoj, la verkisto Sándor Károly eldonsi flugfolion Bicsérdy, la murdisto!... pri la "plej nova amasfrenezaĵo" (Arad 1925). Lin laŭdis Gábor Soós en Nagyváradon 1926 pri "elpensinto de la antura kuracmetodo"

Li translokiĝis en 1926 al Hungario el Rumanio, Transsilvanio. Kiam li alvenis per ŝipo en Budapeŝto, alvenis li centoj: duono ĵetis florojn al la majstro, alia duono (viandoprilaboristoj) skandis: "riza kolbaso, kolbaso, fritita koko!" (laŭ raporto de Pesti Hírlap).

Liajn plej akrajn kritikistojn de Bicsérdy kondukis lia pli juna frato mem Tibor Bicsérdy el la Budapeŝta Vegetarana Asocio. Lia frato nomis misideoj pensojn de Béla Bicsérdy.

Li vivis post la dua mondmilito en Usono, kie onidire li fondis eklezion kaj unu el liaj kredantoj mortpafis lin en 1951 en la propra preĝejo.

La biĉerdismo redakti

Li proponis en liaj libroj manĝon de krudaj legomoj, malproponis kuiradon.

Verkoj redakti

Liaj verkoj aperis en la rumana kaj hungara lingvoj, en ĉ. 10.000 ekzempleroj.

  • Az Életművészet könyve és Makrobiotika... (Kézdivásárhely 1923; Fogaras 1924)
  • A halál legyőzése (1924)
  • Az élet könyve (1928)
  • Az Ember hivatása vagy a boldogság és siker biztos forrása... (Fogaras 1924; rumane Nagyszeben 1925)
  • A reform életmód prospektusa és Nyilvános előadásaim... (I-II. Arad 1928).