Xavier Dolan

kanada reĝisoro, produktoro, aktoro, kaj scenaristo.

Xavier Dolan (naskiĝis la 20-a de marto 1989 en Montrealo, Kebekio, Kanado) estas kanada reĝisoro, produktoro, aktoro, kaj scenaristo.

Xavier Dolan
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1989 (1989-03-20) (34-jaraĝa)
en Montrealo, Kebekio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Kanado
Familio
Patro Manuel Tadros
Okupo
Okupo filmreĝisoroaktoroscenaristofilmproduktorofilmmuntisto • dublaktoro • filmaktoro • reĝisoro de muzikvideo • kostumdezajnisto • televida aktoro
TTT
Retejo http://www.xavier-dolan.com/
vdr
Xavier Dolan ĉe la Festivalo de Cannes en 2014
Ĉefa aktoraro de J'ai tué ma mère. Anne Dorval, François Arnaud, kaj Xavier Dolan je la Izabela Bader Teatro por la 2009 Toronto International Filmo Festivalo.

Biografio redakti

Dolan estas la filo de Geneviève Dolan kaj kebekia aktoro kaj kantisto de egipta origino, Manuelo Tadros. Li komencis sian karieron en la aĝo de ses jaroj en televido, per dudek anoncoj por apotekoj Jean-Coutu Kebekio, efektivigitaj de André Mélançon.

En 2008, je la aĝo de 19, li skribis kaj direktis sian unuan filmon "Mi mortigis mian patrinon" (J'ai tué ma mère), danke al kiu li ricevis tri premiojn en la Festivalo de Cannes en 2009. La sama Dolan diris, ke li verkis la skripton je la aĝo de dek ses, bazite sur siaj propraj spertoj kaj miksante ilin kun fikcio.

Lia dua filmo, Les Amours imaginaires estis liberigita en 2010. Por ĉi tiu dua laboro, Xavier Dolan tenis la poziciojn de reĝisoro, produktanto kaj aktoro, kaj superinpektisto faka pri kostumoj kaj arta direkto. Tiu filmo premiere prezentiĝis en la Un Certain Regard kategorio ĉe la 63 Festivalo de Cannes en majo 2010, ricevante aplaŭdadon. Lia tria filmo, Laurence anyways estis liberigita en 2012. Ĝi estas romantika dramo kiu rakontas la historion de transseksigita virino kaj ĝia edzino en 1990. Tiu filmo estis selektita, denove, en sekcio Un Certain Regard en Cannes 2012.

En majo 2012, Dolan anoncis ke lia kvara filmo estus adapto de Michel Marc Bouchard de la teatraĵo "Tom ĉe la Farmo" (Tom à la ferme)[1]. Ĝi ricevis sian mondan premieron en la ĉefa konkursekcio ĉe la 70-a Festivalo de Venecio la 2an de septembro 2013.

Dolan per la filmo "Mommy" de 2014 ricevis la Premion de la Ĵurio en la ĉefa konkursekcio ĉe la Festivalo de Cannes de 2014 dividante ĝin kun la filmo de Jean-Luc Godard "Adiaŭ al Lingvo" (Adieu au Langage)[2].

Persona vivo redakti

Dolan identiĝas kiel gejo, kaj priskribis J'ai tué ma mère kiel duon-membiografia[3].

Filmaro redakti

Reĝisoro, produktoro, scenaristo redakti

Aktoro redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti