La plej plenan kaj fidelan tradukon de la versromano (ja Nekrasov preterlasis kelkajn partojn, kaj malĝuste komprenis kelkajn specifajn realaĵojn) faris Valentin Melnikov; lia traduko estas eldonita en 2005 de Sezonoj, en Kaliningrado (serio Oriento-Okcidento, n-ro 40).
„ Estas verko apartenanta al la tutmonda literaturo. Estas amrakonto, en kiu finfine la amata heroino ne sekvas la voĉon de la naturo, sed sin fordonas al maljuna princo. Nekrasov faris tre diligentan laboron, plaĉe plaŭdas la rimoj. ”
„ Versa romano Eŭgeno Onegin estas probable la plej elstara verko de tuta rusa literaturo. Fama kritikisto V.Belinskij prave nomis ĝin “enciklopedio de la rusa vivo”: vere, la rusa vivo — kaj nobela en la ĉefurboj, kaj kampula en vilaĝo (Puŝkin priskribis bone konatan medion en Pskova provinco, kie situis lia propra bieno), kun ĉiuj moroj, tradicioj kaj aktualaj eventoj — estas montrita plej fidele kaj detale. La aŭtoro certigis la legantojn, ke la tempo en la romano estas kalkulita laŭ kalendaro; la priskribataj eventoj komenciĝas fine de 1819. Apud la elpensitaj protagonistoj rolas realaj konataj homoj kaj la aŭtoro mem. Krome, li kelkloke citas aŭ parodias la poetojn-samtempulojn, kaj eĉ sukcesas kun ili polemiki, ofte apelacias al la leganto — do la “spirito de l' tempo” senteblas perfekte.
(...)
Temas pri ŝajne simpla, preskaŭ banala historio — ekzistas eĉ klasika opero laŭ tiu romano. Riĉa junulo Eŭgeno Onegin veturas el la ĉefurbo en vilaĝon por ekmastri bienon de sia forpasinta onklo kaj restas tie, ĉar urba aristokrata vivo tedis lin. Li trovas tie unusolan amikon — Lenskij; kaj Tatjana, fraŭlino el najbara bieno, baldaŭ enamiĝas al li, naive kaj sincere, ĉar li tute ne similas la ceterajn najbarojn. Li rifuzas ŝian amon kaj edife riproĉas ŝin. Pro bagatela kaŭzo troemocia Lenskij subite vokas la amikon al duelo, do Onegin hazarde kaj kontraŭvole murdas lin. Konsternita, Onegin forveturas kaj dum tri jaroj vojaĝas, strebante trovi animan ekvilibron kaj ian sencon por sia vivo. Fine li revenas en la ĉefurbon kaj denove renkontiĝas kun Tatjana, kiu jam estas edzino de lia konato. Nun subite jam Eŭgenon kaptas amo al ŝi, kaj ŝi malvarme rifuzas sen ia ŝanco... ”