La Socialisto estas gazeto en Esperanto kaj germana lingvo. Fondita en 1926. Organo de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista (ALLE), en 1933 ankaŭ tiu de Internacio de Socialistaj Esperantistoj (ISE). Formato 24x16, de 1931 32x24. Bone redaktita. Pereis kune kun la detruo de la demokratio en Aŭstrio en februaro 1934. Reviviĝis en Francujo.

La Socialisto
periodaĵo
Speco aperis 5-foje ĉiujare
Formato 24x16, de 1931 32x24

Posedanto ALLE (pli detale vidu tekste), en 1933 ankaŭ tiu de ISE
Establodato 1926
Politiko/
Ideologio

socialisma


vdr

Post la Dua Mondmilito aperis la unua numero de "La Socialisto" en februaro 1964 en formato A5. La enkondukan germanlingvan artikolon skribis d-ro Rudolf FISCHER (Fiŝer), la patro de d-ro Heinz Fischer, federacia prezidento de Aŭstrio. La gazeto aperis ĝis 2000 kaj ekde tiam en LEA/G MAGAZINO, ĝis la malapero de la magazino fine de 2004.

En 2008 aperis "La Socialisto" n-ro 1/2008 kun la invito al la ĝeneralkunveno de ASLE (antaue ALLE) kun jena klarigo: "Kiam oni donis la nomon La Socialisto, tio estis en kunsento kun la tiama sinteno de la Socialdemokratia Partio de Aŭstrio (SPÖ). Bedaŭrinde tio ŝanĝis kaj la pinto de la partio votis por la angla kiel lingva franka".

En 2009 "La Socialisto" n-ro 1/2009, majo, 46-a jaro, informas pri la malfondiĝo de ASLE la 15-an de junio 2009.