Aŭstria Laborista Ligo Esperantista

(Alidirektita el ASLE)

Laŭ artikolo de J. F. J. en "La Socialisto" (1927, p. 23) la laborista movado en Vieno naskiĝis en 1912, kiam oni fondis Boheman Esperanto-Societon Frateco', kiu konsistis nur el laboristoj kaj preskaŭ ĉiu membro apartenis al alia nacio. En aliaj partoj de la nuna Aŭstrio antaŭ la unua mondmilito montriĝis nur etaj signoj de aparta laborista Esperanto-movado. Post la milito la plifortiĝo de la socialdemokratio en Aŭstrio, kaj ĉefe en Vieno, kie du trionoj de la loĝantaro estis socialistoj, multe favoris la disvastiĝon de Esperanto. Kvankam ne ĉiuj gvidantoj de tiu partio konsideris Esperanton grava socia faktoro, tamen ĝi havis vastan terenon en la laboristaj medioj, kaj por parto de la sukcesoj oficialaj aŭ duonoficialaj oni ŝuldas al socialista influo.

Aŭstria Laborista Ligo Esperantista
Bohema Esperanto-Societo 'Frateco'
ne-registara organizaĵolanda asocio de UEA • esperanto-organizaĵo
Komenco 1912 vd
Lando(j) Aŭstrio vd
Sidejo Vieno
vdr

Aktivaĵo inter la du mondmilitoj redakti

En 1922 fondiĝis en Linz la Aŭstria Laborista Ligo, kies sidejo fariĝis post unu jaro Vieno. En 1924 ĝi estis reorganizita kaj ricevis la nomon Aŭstria Laborista Ligo Esperantista (ALLE - la akronimo en la germana lingvo signifas "ĉiuj"). En 1924 fondiĝis samcela organizo, la Socialdemokrata Esperanto-Federacio de Aŭstrio (SEFA) sed en 1927 ĝi kunfandiĝis kun ALLE kaj de tiu tempo la laborista Esperanto-movado montris konstantan kreskon ĝis 1933-34, pri kiu atestas la jenaj nombroj:


1927 1930 1933
Grupoj 39 61 53
Anoj 948 1549 1729
    1927  1930  1933

Grupoj 39 61 53 Anoj 948 1549 1729 Wien: Grupoj 18 22 20 Anoj 456 690 746 Provinco: Grupoj 21 39 33 Anoj 496 859 864

En la kursojaro 1926-27 ALLE aranĝis 69 kursojn kun 1630 partoprenantoj kaj 10 progresajn kursojn, en 1927-28 74 kursojn por 1840 personoj, en 1928-29 59 kursojn por 1176 personoj. En 1932 la enspezoj de la societo estis 10.293, la elspezoj 10.429, la prezo de la venditaj libroj 4.029 ŝilingoj.

La ideologio de la gvidado estis pure socialdemokrata, kaj ALLE estis efektiva kultura organizo de la partio. Nur la titolo de la oficiala organo "La Socialisto" esprimis la socialistan karakteron de ALLE. La gazeto estis fondata en 1926. Antaŭe, (de sept. 1924) la oficiala organo de ALLE estis "Arbeiter Esperantist", la laborista Esperanto-gazeto en Germanio. De 1930 okazis reciproka servo: kiam tiu gazeto fariĝis komunist-tendenca, la Socialista Esperanto-Asocio en Germanujo akceptis La Socialisto-n kiel oficialan organon.

Unua prezidanto de ALLE estis Oscar Zimmermann, poste Slezak, de 1925 ĝis 1932 la prezidanto estis Otto Simon, kies estreco en 1930-31 estis interrompata de unujara prezidanteco de F. Jeiter. Redaktoroj de la Socialisto estis Martin Klein, Adalbert Klatil, Ferdinand Seidl kaj Johan Weinhengst. La lasta gvidantaro de ALLE konsistis el prezidanto Alfred Berdan, vicprezidanto Franz Jonas (la vera animo de la asocio, kiu poste de 1965 ĝis sia morto en 1974 estis la ŝtata prezidanto de Aŭstrio), kasisto Rasztoczky Stöckl kaj Kapp, sekretario Haagen, gvidanto de la instrufako Simon, propaganda kaj gazetservo d-ro Grimme.

En februraro 1934 post la venko de la Heimwehr-movado la registaro neniigis ankaŭ la socialistan laboristan Esperanto-movadon. Kuratoro de ALLE fariĝis N. Hovorka kiu volas revivigi la laboristajn Esperanto-grupojn en la kadro de Popolkleriga Institucio.

Post la povo-alpreno de la nazioj, ALLE estis dissolvita.

Post la Dua Mondmilito : ASLE redakti

ALLE estis restarigita kiel Laborista Esperanto-Asocio, ligita al SAT per la gotenburga konvencio, sub la nova nomo ASLE (Aŭstria Socialista Ligo Esperantista). Ĝi plu restis socialdemokrate orientita.

En 1964 aperis denove la organo de ASLE "La Socialisto". La enkondukan germanlingvan artikolon verkis d-ro Rudolf Fischer [fiŝer], patro de la prezidento de Aŭstrio d-ro Heinz Fischer.

2000 aperis la lasta numero de "La Socialisto" kaj poste estis presita ene de la bulteno de LEA/G MAGAZINO, ĝis ankaŭ tiu ĉi devis ĉesi la aperon. Post la malapero de la "La Socialisto"-paĝoj en LEA/G MAGAZINO, la aktiveco de ASLE ekstreme reduktiĝis pro manko de funkciuloj, sed ĝi plu ekzistas.

2008 denove aperis la organo de ASLE "La Socialisto", n-ro 1/2008, januaro-februaro-marto, 45-a jaro.

2009 "La Socialisto" n-ro 1/2009, majo, 46-a jaro, informas pri la malfondiĝo de ASLE la 15-an de junio 2009 en Vieno.

La 15-an de junio 2009 devis okazi en Vieno la malfondiĝo de ASLE, ĉar ekde la tempo kiam la Socialdemokratia Partio de Aŭstrio nuligis la Esperanto-instruadon en la aŭstraj lernejoj, ne plu eblis trovi junajn funkciulojn por ASLE. Dum la varbkampanjo por la Eŭropa Baloto 2009 la SP-kandidatino Karin Kadenbach diris en la Urbo de la Interpopola Kompreniĝo Klostronovburgo, ke la Socialdemokratia Partio nur subtenas la anglan lingvon kaj ne plu Esperanton.