Krystyna Chojnowska-Liskiewicz

Krystyna Chojnowska-Liskiewicz (naskiĝis la 15-an de julio 1936 en Varsovio, mortis la 12-an de junio 2021 en Gdansko[1]) – estis jaĥta kapitano de akva transporto, inĝeniero pri ŝipkonstruado, la unua virino en la mondo, kiu solece ĉirkaŭnavigis la Teron.

Krystyna Chojnowska-Liskiewicz
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1936 (1936-07-15)
en Varsovio
Morto 12-an de junio 2021 (2021-06-12) (84-jaraĝa)
en Gdańsk
Tombo Srebrzysko Cemetery
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Politekniko de Gdansko
Familio
Edz(in)o Wacław Liskiewicz
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Vivo redakti

Post la dua mondmilito ŝia familio translokĝis al Ostróda. Ŝi studis en Politekniko de Gdańsk, ĉe Fakultato de Ŝipkonstruado. En 1966 iĝis kapitano de jaĥto. En la jaroj 1976–1978 solece ĉirkaŭnavigis la mondon sur ferdeko de la jaĥto SY Mazurek, konstruita de ŝia edzo Wacław Liskiewicz.

La jaĥto Mazurek februare 1976 estis transportita al la haveno Las Palmas de Gran Canaria. De tie Krystyna Chojnowska-Liskiewicz la 10-an de marto komencis maran vojaĝon, kiu tamen estis ĉesigita pro neceso reveni al haveno por riparo de etaj paneoj. La 28-an de marto 1976 ŝi ekiris de Las Palmas denove, la marvojaĝo ĉi-foje sukcese trapasis. Itinero de la vojaĝo kondukis tra Atlantiko, Panama kanalo, Pacifiko, Aŭstralio kaj ĉirkaŭ Afriko. Post du jaroj, la 20-an de marto 1978 la velistino finis la ĉirkaŭiron najbare al la Verda Kabo tranaĝinte solece 28 696 marmejlojn. Al Las Palmas alnaĝis aprile. Ŝia konkurantino Naomi James el Nov-Zelando ĉirkaŭnavigis la mondon 39 tagojn pli poste.

Referenco redakti

Bibliografio redakti

  • Wojciech Lipoński: Humanistyczna encyklopedia sportu (Humanisma enciklopedio de sporto), Sport i Turystyka, Warszawa 1987, ISBN 83-217-2448-5
  • Krystyna Chojnowska-Liskiewicz, Wacław Liskiewicz: Pierwsza dookoła świata (La unua ĉirkaŭ la mondo), Wydawnictwo Morskie, Gdańsk 1979, serio: Sławni Żeglarze (Famaj Velistoj), ISBN 83-215-4390-1

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] Kelkaj miras, ke mi ankoraŭ vivas (pole)