Ferdeko
parto de ŝipo
Ferdeko estas planko kovranta la tutan kavon de ŝipo, simila al planko de konstruaĵo, aŭ formanta super ĝi etaĝojn.

Ferdeko de kontenerŝipo

La dekduo de ferdekoj de Queen Mary 2

Vasta ferdeko de aviŝipo
Preskaŭ ĉiuj ŝipoj, escepte la malplej grandaj havas almenaŭ unu ferdekon; grandaj pasaĝerŝipoj foje havas dek du ferdekojn aŭ eĉ pli.
La tradicia signifo estas, ke ferdeko kovru la tutan longecon de la ŝipo, sed oni uzas ĝin ankaŭ por malpli grandaj strukturoj kiaj ĉe la pruo aŭ pobo por la prua ferdeko kaj la poba ferdeko.
KlasifikoRedakti
Laŭ destino la ferdekoj havas specialajn nomojn:
Sur pasaĝerŝipoj, aldonaj ferdekoj ricevas ajnajn nomojn, ekzemple "Lido-ferdeko". La plej malsupra ferdeko nomiĝas orlopo.