Germana Imperiestro

Germana Imperiestro (germane: Deutscher Kaiser) estis la titolo de la ŝtatestro en la Germana Imperiestra Regno de 1871 ĝis 1918. Por eviti la malfacilan (interalie tiam ĉefe geografian esprimon) "Germanio", la titolo ne estis "imperiestro de Germanio". Ekzistis entute dum tiuj preskaŭ kvin jardekoj nur tri imperiestroj.

Proklamo de la Regno en Versajlo, 1871, laŭ fama pentraĵo de Anton von Werner

La germanaj imperiestroj postulis heredon de Sankta Romia Imperio kaj, tra tiu, de Romia imperio de Okcidento. La imperiestroj de la Sankta Romia Imperio, el kiu granda parto estis germana, havas titolon "Imperiestro de la Sankta Romia imperio".

Laŭ la konstitucio, la prusa reĝo havis la prezidon en la Federacia Konsilio, kiu reprezentis la princojn kaj liberajn urbojn. Tiu prezidanto havis la titolon Germana Imperiestro. Li rajtis instali la (regnan kancelieron, kiu estis la registarestro. Tamen ekzistis krome parlamento, Reichstag, kiu decidis pri leĝoj kaj la buĝeto.

Imperiestroj estis la prusaj reĝoj:

Vidu ankaŭ

redakti