Universitato Adam Mickiewicz

publika esploruniversitato en Poznano, Pollando
(Alidirektita el Universitato de Poznań)

La universitato Adam Mickiewicz en Poznano (pole: uniwersytet Adama Mickiewicza w Poznaniu, UAM) estas unu el la gravaj polaj universitatoj, malfermita je la 7-a de majo 1919 en Poznano (Poznań). Ĝi estas nomita laŭ la plej fama pola poeto, Adam Mickiewicz.

Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano
Uniwersytet Adama Mickiewicza w Poznaniu
universitato • eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato la 7-an de majo 1919
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 52° 24′ 17″ N, 16° 54′ 56″ O (mapo)52.404716.9155Koordinatoj: 52° 24′ 17″ N, 16° 54′ 56″ O (mapo)
lando Pollando
urbo Poznano, Pollando
Estraro
gvidanto Bronisław Marciniak
Nombroj
nombro de studentoj 47 000 (vintra semestro 2014/15)
nombro de kunlaborantoj 3 000
el tio profesoroj 301
retejo [amu.edu.pl Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• ORCID
• Asocio Universitata de Franclingvio
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano Uniwersytet Adama Mickiewicza w Poznaniu (Pollando)
Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano
Uniwersytet Adama Mickiewicza w Poznaniu (Pollando)
DEC
Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano Uniwersytet Adama Mickiewicza w Poznaniu
Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano
Uniwersytet Adama Mickiewicza w Poznaniu
Map
Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano
Uniwersytet Adama Mickiewicza w Poznaniu
vdr

Historio redakti

La Universitato de Poznań estas unu el la plej gravaj polaj universitatoj. Ĝi estis malfermita la 7-an de majo 1919. Por la sekvontaj 20 jaroj klerigis studentojn en jurisprudenco, ekonomio, medicino, humanismaj sciencoj, matematiko, naturaj sciencoj, agrikulturo kaj forstscienco. Ekde ĝia fondo multaj distingitaj sciencistoj el ĉiuj partoj de la mondo kaj ankaŭ multaj elstaraj famuloj de politiko kaj belartoj ricevis honoran titolon de Doktoro honoris causa de la universitato. Inter ili troviĝis personecoj kiel Marŝalo Józef Piłsudski, Marŝalo Ferdinand Foch, Maria Skłodowska-Curie kaj Ignacy Paderewski. La 7-an de majo 1919 okaze de la kvarcentjara datreveno de la fondiĝo de Akademio Lubrański okazis inaŭgura ceremonio de la universitato.

 
Nova konstruaĵo de Universitato Adam Mickiewicz en Poznań kun Fakultatoj de Fiziko, Matematiko kaj Komputiko

En 1920 fama sociologo Florian Znaniecki fondis la unuan polan fakultaton pri sociologio kadre de ĉi-tiu universitato, kiu estis unu el la unuaj tiaj fakultatoj en Eŭropo. La universitato estis fermita dum germana-nazia invado en Pollandon en 1939. La 24-an de novembro 1940 en Varsovio komencis laboron en privataj loĝejoj konspira Universitato de Okcidentaj Teritorioj, kiu daŭrigis dum la germana okupado la agadon de fermita Universitato Adam Mickiewicz en Poznań. Dum la jaroj 1941-1944 la germana universitato okupis la konstruaĵojn de la universitato. La pola universitato estis remalfermita en multe pli malgranda formo nur post fino de la dua mondmilito. Ĝis 1955 ĝi estis oficiale nomita Universitato de Poznań. Tamen, ekde la jaro 1955 la Universitato estas nomita laŭ Adam Mickiewicz, la plej granda pola romantikisma poeto de la unua duono de la 19-a jarcento. Post reformoj en 1950, la Medicina Fakultato kun la sekcio pri dentokuracado kaj la Farmacia Fakultato de la Universitato de Poznań estis tansformitaj al sendependa lerneja institucio, nome la Universitato de Kuracaj Sciencoj de Poznań. Inter la plej konataj diplomiĝintoj de Universitato Adam Mickiewicz en Poznań troviĝas matematikistoj kiuj deĉifris la germanan ĉifrilon Enigma: Marian Rejewski, Henryk Zygalski, kaj Jerzy Różycki. Inter la lekciistoj estis Czesław Łuczak kaj Jan Sztaudynger. Ĝis nun multaj konstruaĵoj de la Universitato de Poznań estis disigitaj en lokoj apud la urbo. Ĉiuj institucioj kaj strukturoj de la universitato nun estas translokigataj al la universitatejo en Morasko. Ekde 2006 la Fakultatoj de Fiziko, Matematiko kaj Komputiko, Kemio kaj Geografia kaj Geologia Sciencoj jam funkcias en la nova ejo.

Rektoroj redakti

 
Novfilologia Fakultato en Poznano, kie okazas la Interlingvistikaj Studoj

Personoj kun atribuita de la universitato honora doktoreco redakti

Dua Pola Respubliko

Pola Popola Respubliko

Tria Respubliko

Interlingvistikaj Studoj redakti

De 1997 en la universitato funkcias postgradaj Interlingvistikaj Studoj[1], sub la gvido de profesorino Ilona Koutny, membro de la Akademio de Esperanto. La kursaro okazas ĉe la Novfilologia Fakultato, kaj havas duon-ĉeestan karakteron: estas du unusemajnaj sesioj ĉiujare, en februaro kaj en septembro, kun lecionoj kaj ekzamenoj, kaj intertempe la studentoj devas hejme studi kaj verki laboraĵojn kaj taskojn. La Interlingvistikaj Studoj daŭras tri jarojn. La lasta jaro estas dediĉata al specialiĝo, kaj la studentoj devas elekti inter komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko kaj instru-metodiko. En la Studoj ĝis nun instruis interalie la profesoroj Vera Barandovská, Marc Bavant, Detlev Blanke, Probal Dasgupta, Nicolau Dols Salas, Michel Duc Goninaz, Michael Farris, Zbigniew Galor, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Ulrich Lins, Aleksandr Melnikov, Humphrey Tonkin, Blazio Wacha, John Wells, kaj spertuloj en siaj terenoj kiel Tomasz Chmielik, Roman Dobrzyński, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Lidia Ligęza, Zsófia Kóródy, Maria Majerczak, Bradio Moro kaj Barbara Pietrzak.

Ekde 2014 la Universitato Adam Mickiewicz donas ETCS-kreditojn (laŭ la Sistemo de Transmeteblaj kaj Kunigeblaj Kreditoj, funkciantaj post la Bolonja Deklaracio de 1999) al la Interlingvistikaj Studoj por la unua fojo. Ili ricevas la plej altan kvanton eblan por dua universitata ciklo: 120 ETCS-kreditojn.

Instruista Trejnado redakti

La specialiĝo pri instru-metodiko kadre de la Interlingvistikaj Studoj estas ankaŭ proponata de la Universitato Adam Mickiewicz kiel aparta kurso. Ĝi daŭras du semestrojn kaj disvolviĝas sub la gvido de Katalin Kováts.

Interlingvistika Simpozio redakti

Ĉiun trian jaron, tuj post la unua sesio de nova grupo de la Interlingvistikaj Studoj, la Universitato Adam Mickiewicz okazigas Interlingvistikan Simpozion. Du paralelaj preleg-sesioj, en Esperanto kaj en la pola aŭ angla, disvolviĝas en la Novfilologia Fakultato. Studentoj ĵus finintaj la Interlingvistikajn Studojn prezentas la esplorrezultoj por siaj diplomlaboraĵoj kaj kundividas la simpozion kun aliaj prelegantoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

  1. Interlingvistikaj Studoj, Adam-Mickiewicz-Universitato. Arkivita el la originalo je 2018-02-23. Alirita 2018-02-23.