Roman Stanisław DMOWSKI (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1864 en Kamionek apud Varsovio (nun ene de ties kvartalo Praga Południe), tiam Rusa Imperio, nun Pollando - mortis la 2-an de januaro 1939, Drozdowo (proksime al Łomża) - pola politikisto, gvidanto de la nacia liberiga movado, ĉefa ideologo de pola naciismo, kiu volis atingi sendependiĝon de Pollando kunlaborante kun Rusio. Politika kontraŭulo de Józef Piłsudski, celanta al nacio-ŝtato, subskribinto de la traktato de Versajlo.

Roman Dmowski
pola politikisto
pola politikisto
Persona informo
Aliaj nomoj Kazimierz Wybranowski • R. Skrzycki
Naskiĝo 9-a de aŭgusto 1864
en Kamionek (apud Varsovio), Rusa Imperio
Morto 2-a de januaro, 1939
en Drozdowo, Pollando
Tombo Tombejo de Bródno
Lingvoj pola
Loĝloko Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco Dua Pola Respubliko
Alma mater Universitato de Varsovio
Subskribo Roman Dmowski
Okupo
Okupo diplomatopolitikistoverkisto
vdr

Vivo redakti

Dmowski aliĝis al la pola liberecmovado dum la studadaj jaroj. Li kunfondis en 1895, en Lwów (Lvovo) influan periodaĵon Przegląd Wszechpolski. Li estis gvidanto de la Nacia Demokrata Partio ekde ties fondo (1897). Li kontraŭis la establon de la sendependa Pollando per revoluciaj movadoj kaj li preferis la memadministradon ene de Rusio kontraŭ naciismaj klopodoj. Li agadis dum la rusa-japana milito (1904-05) kontraŭ tiuj polaj revoluciuloj – precipe kontraŭ Józef Piłsudski (estonta prezidento de Pollando) -, kiuj serĉis kontakton kun la japanoj. Li pli poste havis gravan rolon en la dua kaj tria rusa Dumao (parlamento), kiel porparolanto de la rusa-pola interlaboro. Lia politiko perdis krediton ĝis 1912 kaj oni ne elektis lin en la 4-an parlamenton.

En la unuaj monatoj de la unua mondmilito, Dmowski helpis fondi la Nacian Komitaton, kiu provis atingi la polajn naciajn celojn interlaborante kun Rusio kaj la aliaj aliancanoj. Ekde somero de 1915, li atendis la liberigon nur de okcidentaj aliancanoj kaj postulis tutan sendependiĝon de Pollando. En aŭgusto de 1917, li establis en la svislanda Lausanne la Nacian Komitaton, kiun la entento rekonis kiel reprezentanton de la polaj interesoj.

Pariza konferenco kaj traktato de Versajlo redakti

Komence de 1919 Roman Dmowski iĝis ĉefa delegito de Pollando por la pac-konferenco en Parizo. La 29-an de januaro li parolis en kunveno de la Konsilio de Dek dum 5 horoj pri la tuteco de polaj postuloj (kion mem tuj tradukis anglen kaj francen, ĉar li ne fidis al fremdaj tradukistoj, kiuj pli frue malprecize tradukis liajn vortojn). Laŭ ĉeestantaj komentistoj li imponis al aŭskultantoj per scipovo de improvizo, logika rezonado kaj konateco de la temo.

Dum la konferenco la agado de Dmowski, paralele kun ribelaj kaj militaj aktivecoj en la lando, ludis ŝlosilan rolon en formigado de la limoj de Pollando. Post alveno al Parizo de Ignacy Jan Paderewski, kiu kiel ĉefministro transprenis la ĉefan rolon en negocado, Dmowski momente retiriĝis la duan planon, agante dum certa tempo en komisiono pri la Ligo de Nacioj.

La 28-an de junio 1919 en la spegula salono de Versailles, Dmowski kune kun Paderewski subskribis la traktaton de Versajlo, revenigantan formale Pollandon en la mapon de Eŭropo. La negocado finfine agnoskis Pollandon kune kun Grandpolujo kaj Gdanska Pomerio, kun ordono de referendumo en Varmio, Mazurio kaj Supera Silezio kaj starigo de Libera Urbo Dancigo. La 10-an de septembro Dmowski ankaŭ subskribis pactraktaton de la koalicio kun Aŭstrio en Saint-Germain-en-Laye.

Dmowski estis adepto de enkorpiga koncepto de la orienta limo de Pollando, en opozicio al federaciaj planoj de Piłsudski. Finfine la vizio de la postulataj de Dmowski ŝtatlimoj grandparte identis kun la limoj de la Dua Pola Respubliko. Ankaŭ post malvenko de federacia koncepto, realiĝis la enkorpiga ideo de la orientaj terenoj.

Li estis membro de la pola parlamento ĝis 1922, en 1923 estis eksterafera ministro por mallonga periodo, sed poste retiriĝis de la aktiva politiko.

Elektitaj verkoj redakti

  • Nasz patriotyzm (Nia patriotismo; 1893)
  • Myśli nowoczesnego Polaka (Pensoj de la moderna polo; 1903)
  • Walka z anarchią i Demokracja Narodowa (Batalo kun anarkio kaj Nacia Demokratio; 1906)
  • Niemcy, Rosja i kwestia Polska (Germanio, Rusio kaj la pola demando; 1908)
  • Anachronizm (Anakronismo; 1909)
  • Separatyzm Żydów i jego źródła (Separismo de judoj kaj ties fontoj; 1909)
  • Upadek myśli konserwatywnej w Polsce (Falo de konservatisma penso en Pollando; 1914)
  • Nowe czasy i nowe zagadnienia (Novaj tempoj kaj novaj problemoj; 1924)
  • Polityka polska i odbudowanie państwa (Pola politiko kaj rekonstruo de la ŝtato; 1925)
  • Zagadnienie rządu (Demando pri la registaro; 1927)
  • Kościół, naród i państwo (Romkatolika Eklezio, nacio kaj ŝtato; 1927)
  • Kwestia ukraińska (Ukrainia demando; 1930)
  • Dziedzictwo (Heredaĵo, romano; 1931) sub la pseŭdonomo Kazimierz Wybranowski
  • W połowie drogi (Duonvoje; 1931) kiel Kazimierz Wybranowski
  • Świat powojenny i Polska (La postmilita mondo kaj Pollando; 1931)
  • Przewrót (Renverso, romano; 1934)

Eksteraj ligiloj redakti